Gordon Onslow Ford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gordon Onslow-Ford)
Gordon Onslow Ford
Persona informo
Gordon Onslow Ford
Naskiĝo 26-an de decembro 1912 (1912-12-26)
en Wendover
Morto 9-an de novembro 2003 (2003-11-09) (90-jaraĝa)
en Kalifornio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Britannia Royal Naval College vd
Familio
Patro Max Onslow Ford vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • pentristo • artisto • dezajnisto vd
Aktiva en ParizoSan-Francisko • Inverness • Meksiko vd
Verkado
Verkoj Seductions of the Day vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gordon Onslow FORD (naskiĝinta je la 26-a de decembro, 1912 - mortinta je la 9-a de novembro, 2003) estis la lasta vivanta membro de la pariza superrealista grupo de la 1930-aj jaroj ĉirkaŭ André Breton.

Li naskiĝis en Wendover, Anglio. Li servis en la Brita Mararmeo ĝis 1937, post kiam li fokusiĝis je sia arta kariero.

En 1938 li estiĝis oficiala membro de la superrealista grupo en Parizo. Je la komenco de la Dua Mondmilito, li reiris al Britio. En 1941 li estis petita prezenti serion da prelegoj en Novjorko.

Dum li estis en Novjorko, li konatiĝis kun kaj geedziĝis kun Jacqueline Johnson. Ili loĝis en Erongaricuaro, malgranda vilaĝo en centra Meksiko, dum ses jaroj antaŭ ili transloĝiĝis al San-Francisko.

Ili transloĝiĝis al Iverness, kie ili estis antaŭe aĉetitaj 300 akreojn da arbaro. Lia edzino Jacqueline mortis en 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]