Gotthold Merten
Gotthold Merten | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1866 | |
Morto | 1946 | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto • verkisto • paroĥestro • instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gotthold Adalbert Ludwig MERTEN (naskiĝinta en 1866, mortinta en 1946) estis animzorganto kaj klasika filologo germana. Krome li tradukadis pli modernajn aferojn el la germana latinen.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Merten deĵoris kiel paroĥo en Sonneberg. Poste li intruis la lingvojn latina kaj helena ĉe la gimnazio de Lippstadt. Li verkis disertaĵon pri la libera volo laŭ Voltaire, en la jaro 1901.
El la germana lingvo li tradukis Maks kaj Moric latinen kaj kelkajn germanajn popularajn kantojn. La libron eldonis Eduard Johnson kun komentoj.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Latine[redakti | redakti fonton]
- Max et Moritz facinora puerilia septem dolis fraudibusque peracta ex inventione Guilielmi Busch poetae pictorisque. In sermonem Latinum conversa a versificatore sereno (Dr. G. Merten) a. MDCCCCXXXII, Braun & Schneider, Munkeno[1]
- Canta Latine! Deutsche Lieder in lateinischer Sprache. Berlino kaj Bonno 1935
Germane[redakti | redakti fonton]
- Das Problem der Willensfreiheit bei Voltaire, im Zusammenhange seiner Philosophie historisch-genetisch betrachtet, Wolfenbüttel 1901
- Zur Kaiserfeier. Deutsche Helden: Verbindender Text für dramatische Scenen und lebende Bilder, Lippstadt 1906
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kp. ĉe BookLooker.
Nexus externi[redakti | redakti fonton]
- informoj biografiaj ĉe paĝoj pri latinlingvaj leksikonoj
- la verkoj de Merten ĉe WorldCat