Grabs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grabs
Blazono de Grabs
Grabs, rigardo al Kastelo Werdenberg
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Werdenberg
Koordinatoj  47° 11′ N 9° 27′ O / 47.183 °N, 9.450 °O / 47.183; 9.450 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ N 9° 27′ O / 47.183 °N, 9.450 °O / 47.183; 9.450 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6415
Areo 54,64 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 9472
Komunumkodo 3273
Mapo de Grabs
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Grabs estas komunumo en la elektodistrikto Werdenberg, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 6415 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grabs situas en la Rejnvalo norde de la urbo Buchs. La komunumo Grabs etendiĝas okcidenten ĝis preskaŭ al la alteco de la Wildhaus-Pasejo, limante al la komunumo Wildhaus. Sur ĝis areo ankaŭ troviĝas la lago Voralpsee. Al Grabs apartenas la municipoj Grabs kaj Studen, diversaj disigitaj setlejoj kaj la historia urbeto Werdenberg, kiu kun 34 loĝantoj estas la plej malgranda urbo de Svislando, se ne de la mondo. La plej malalta punkto de Grabs estas en la ebenaĵo de la Rejnvalo je 443 m s.m., dum ĝia plej alta punkto situas en la Alpstein-Masivo je alteco de 2384 m s.m.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gams estas atingebla per poŝtaŭtobusoj de Buchs SG kaj de Togenburgo tra la Wildhaus-Pasejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj dokumentaj mencioj de Grabs datiĝas el la jaroj 841 kaj 979 kiel Quaravedes kaj el la jaro 1235 kiel Grabdis.

En la 12-a jarcento la regiono, kiu ĝis en la 13-a jarcento estis romanĉlingva, fariĝis posedaĵo de la Grafoj de Montfort. Proksimume meze de la 13-a jarcento la regiono fariĝis posedaĵo de la Grafoj de Werdenberg-Heiligenberg, kies urbeto Werdenberg fariĝis la regejo de la grafejo. En la jaro 1499 Grabs dum la Ŝvaba Milito estis detruita de la imperiestraj trupoj. En la jaro 1517 ĝi fariĝis posedaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo sub la regado de Glaruso, kontraŭ kio la loĝantoj vane ribelis.

Dum la periodo de la Helveta Respubliko Grabs apartenis al Kantono Linth. En la jaro 1803 la municipoj Grabs, Studen kaj Werdenberg estis kunigitaj al la hodiaŭa komunumo Grabs kaj integritaj al la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]