Gracobildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la gracobildo Nigra Virgulino de Ĉenstoĥovo en katolika Pollando

Gracobildobildo de graco estas pentrita, reliefaskulptaĵa reprezentaĵo de kristana sanktulo antaŭ kiu kredantaj kristanoj petas la donadon de graco de Dio. Antaŭ ĉio, reprezentaĵoj de sankta Maria kun aŭ sen la infanaĝa Jesuo - ofte nur retrospektive - alprenis la rolon de bildoj de graco.

Kelkaj bildoj estas asociitaj kun resanigo aŭ aliaj eventoj konsiderataj miraklaj; tial ili adoriĝis kiel miraklaj bildoj kaj ofte estas la celo de pilgrimadoj. En tiaj kazoj, aparta kapelo estis ofte konstruita por la mirakla bildo. Skulptaĵaj reprezentadoj de la Dipatrino kaj la Infano Jesuo ofte portas orumitajn kronojn faritajn el arĝento kaj altvalorajn vestaĵojn.

La historio de individuaj miraklaj bildoj ofte estas ligita al legendo-similaj rakontoj pri ilia malkovro, damaĝo, rabo aŭ mistraktado. Pri la historio de miraklaj bildoj ĝenerale, rimarkindas ke ekde la malfrua mezepoko, ili ludis pli kaj pli grandan rolon kiel unuopaj bildaj verkoj en la senco de moderna devoteco. Ekscesoj en malfrumezepoka Germanio pro ekonomiaj konsideroj, tio estas la ekonomia ekspluato de la adorado kaj pilgrimado por la katolika eklezio, vekis kritikojn de interalie Martino Lutero kaj Johano Kalvino kaj estis faktoro kiu kontribuis al la Reformacio.

Famaj bildoj de graco[redakti | redakti fonton]

Famaj bildoj de graco troveblas ekz. en la kapelo de graco en Altötting, en Kevelaer kaj Werl (ĉiuj en Germanio) kaj la ikono de Nigra Virgulino en la kapelo de la paŭlana monaĥejo Jasna Góra ("hela monto", latine mons clarus) en Ĉenstoĥovo en Pollando.