Gradiška
Gradiška | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Bosnia and Herzegovina (en) limurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Bosnio kaj Hercegovino | ||||
Regiono | Serba Respubliko | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 78400 | ||||
Telefonkodo | +387-51 | ||||
Retpaĝaro | http://www.opstina.gradiska.com | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Nikola Kragulj | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 59,974 (1 991) | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | Koordinatoj: 45°8′N 17°15′O / 45.133°N, 17.25°O (mapo) | ||||
Alto | 130 m | ||||
Areo | 762 km² | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gradiška [+] | |||||
Gradiška/Bosanska Gradiška (cirile Градишка/Босанска Градишка) estas urbo norde en la Serba Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino kaj ĉefurbo de samnoma distrikto. La urbo havas ĉirkaŭ 18.000 loĝantojn, la distrikto ĉirkaŭ 60.000, sur areo de 762 km².
La serbaj loĝantoj nun emas eviti la adjektivon Bosanska (= bosnia) kaj nomi la urbon simple Gradiška (= urbeto). Ankaŭ la urba blazono portas nur tiun nomon. Ĝin uzas ankaŭ pluraj vikipediaj artikoloj (serbokroata, angla, serba, sveda).
La urbo situas ĉe rivero Sava, kiu estas la limo al Kroatio, ĉirkaŭ 40 km norde de Banjaluko. La kroata urbo aliflanke de la rivero estas Stara Gradiška (= malnova Gradiška, malnova urbeto).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1991 la 59.974 loĝantoj de la distrikto deklaris sin anoj de jenaj etnoj:
- Serboj: 35.753 (59,61%)
- Bosnianoj (islamaj): 15.851 (26,42%)
- Kroatoj: 3.417 (5,69%)
- Jugoslavoj: - 3.311 (5,52%)
- aliaj: 1.642 (2,76%)
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Gradiška situas ĉe Nacia Vojo 16 (E661) inter Banjaluko kaj la kroata aŭtovojo 3 (inter Zagrebo kaj Beogrado). Estas vojoj al Bosanska Dubica kaj Prijedor. Sur rivero Sava trafikas ŝipoj.
La plej proksima fervoja stacio estas Okučani, ĉ. 20 km norde, en Kroatio.