Princlando Fürstenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graflando Fürstenberg)
Princlando Fürstenberg
12501806

princlando
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
ĉ. 2000 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
79 000 (1770)
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
enigita al la tiam nova Grandduklando Badeno sekve la la viena kongreso
Antaŭaj ŝtatoj:
graflando Fürstenberg graflando Fürstenberg
graflando Heiligenberg graflando Heiligenberg
Postsekvaj ŝtatoj:
Grandduklando Badeno Grandduklando Badeno
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La princlando Fürstenberg estas la ĝenerala termino por la areoj regataj de la imperiaj princoj de Fürstenberg en la Ŝvaba Imperia cirklo de la Sankta Romia Imperio. La princlando eliris de samnoma graflando kaj de graflando Heiligenberg ekestinta ĉ. la jaro 1250 kaj ekzistis kiel imperia teritorio de la altigo de Hermann Egon al la statuso de imperia princo en 1664 ĝis la transformoj en 1806 lige al la malfondo de la Sankta Romia Imperio dum la erao de Napoleono. Tiam la princlando falis al la Grandduklando Badeno. La teritorio situis en la areo de la nuntempa federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio, norde de la Bodenlago.

Rezidaj urboj[redakti | redakti fonton]

De 1664 ĝis 1716 la rezidejo estis en la kastelo Heiligenberg. De 1716 ĝis 1723 la rezidejoj de la du partaj princlandoj estis en Stühlingen kaj Meßkirch. En 1723 la princo Joseph Wilhelm translokis sian loĝejon de Stühlingen al Donaueschingen, kiu restis la rezidejo de la nun unuiĝinta princlando eĉ post kiam la linio de Meßkirch formortis.