Grafo Aranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grafo de Aranda)
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de la Grafo Aranda fare de José María Galván.

Pedro Pablo Abarca de Bolea (Siétamo, Provinco de Huesca, 1-a de aŭgusto de 1719Épila, Provinco Zaragozo, 9-a de januaro de 1798) estis nobelo, militisto kaj politikisto de la hispana klerismo, 10a grafo de Aranda, kaj prezidanto de la Consejo de Castilla (1766 - 1773) kaj Secretario de Estado de Karlo la 4-a (io kia posta ĉefministro) (1792).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pedro Pablo Abarca de Bolea naskiĝis en la kastelo de Siétamo el nobela familio de Aragono. Li edukiĝis en la Seminario de Bolonjo (Italio) kaj en Romo. June li multe veturis tra Eŭropo kaj ricevis liberalan edukon kiu identigis lin kun filozofoj kaj enciklopediistoj. En 1740, li iĝis militisto kaj en Prusio konis Frederikon la 2-an; loĝis en Parizo kaj revenis en Hispanion. Fernando la 6-a nomumis lin ambasadoro en Lisbono.

Kun Karlo la 3-a li iĝis ĉefgeneralo kaj poste guberniestro de Valencio, kaj el 1765 prezidento de la Consejo de Castilla kaj ĉefgeneralo de Kastilio (11-a de aprilo de 1766). Li profitis la povoŝanĝon post la Tumulto de Eskilaĉo por certigi kelkajn el la atakitaj reformoj. Por tio li ricevis la kunlaboron de Kampomanes, ekzemple por la agra reformo; koloniigo de sierra Morena, defendo de la reĝa povo, apogo al la Sociedades Económicas de Amigos del País kaj prilaborado de la nomita Censo del Conde de Aranda (1768-1769), nome la unua Popolnombrado de Hispanio. En 1767 li sukcesis ke la jezuitoj estu forpelitaj de la lando, akuzitaj de konspiro. La premo pluis ĝis 1773, kiam la papo Klemento la 14-a nuligis definitive la ordenon. Samjare ekis konflikto kontraŭ Grimaldi pro malsukceso ĉe Malvinoj kontraŭ Britio. Li iĝis ambasadoro en Parizo, kaj sukcesis atingi la redonon de Menorko fare de Britio (1783), krom de aliaj teritorioj; per tio oni konsideris la finon de la hispana partopreno en la Usona Milito de Sendependeco.

Post la revolucio de Francio en 1789, Floridablanka klopodis fermi la landon al la informo veninta el Francio kun helpo de la ankoraŭ funkcianta Inkvizicio, sed Aranda elpostenigis kaj eĉ enkarcerigis lin. Tamen post la senkapigo de la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj de ties familio, Manuel Godoy iĝis favorito de la hispana reĝo kaj Aranda grupigis la kontraŭulojn. Marte de 1794 Godoy venkis kaj Aranda estis elpostenigita kaj terlimigita al Ĥaeno. En 1795 li ricevis permeson por reveni al Aragono, kie mortiĝis en 1798.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pedro J. López Correas, La Huella del conde de Aranda en Aragón. Depósito Legal Z-3142-02
  • M. Gómez del Campillo, El conde de Aranda en su embajada a Francia, Madrid, 1945.
  • J. A. Ferrer, El conde de Aranda y el frente aragonés en la Convención (1793 - 1795), Zaragoza, 1965.
  • J. A. Ferrer, El conde de Aranda, primer secretario de Estado, Zaragoza, 1969.
  • J. A. Ferrer, El conde de Aranda y su defensa de España. Refutación de "El viajero de Fígaro a España", Zaragoza, 1972.
  • R. Herr, España y la revolución del siglo XVIII, Madrid, 1973.
  • Francisco de Mendoza y Bovadilla, El Tizón de la Nobleza Española. ISBN 84-370-2112-X
  • Universidad Juan Pablo II, Cartas desde Varsovia, 2005.
  • Diversaj Aŭtoroj, El conde Aranda y su tiempo. ISBN 84-7820-562-4