Saltu al enhavo

Gramatika voĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gramatika voĉo estas verba fleksio montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto de la sintagmo. Tradicie oni diskutas la jenajn voĉojn:

Gramatika voĉo en Esperanto estas: Ĉiu el la konjugaciaj formoj, per kiuj oni esprimas la diversajn rilatojn inter la ago kaj la subjekto laŭ tio, ĉu la ago estas plenumata de la subjekto (aktiva voĉo), aŭ suferata de ĝi (pasiva voĉo), aŭ kaŭzata de ĝi (faktitiva voĉo) aŭ iel reaganta sur ĝin (mediala voĉo).[1]

Lingvoj de la hindeŭropa lingvaro (kaj multaj aliaj) tipe havas du aŭ tri el la jenaj voĉoj: aktiva, mediala, pasiva. Oni uzas la terminon mediopasiva por kategorio, kiu inkludas kaj la medialan kaj la pasivan voĉojn. En sinkronaj gramatikoj, oni nomas ĝin simple meza (tipe por gramatikoj de ekzemple la helena lingvo kaj moderna greka lingvo) aŭ pasiva (tipe por gramatikoj ekzemple de la moderna dana lingvo). En la plej malnovaj hindeŭropaj lingvoj, la distingo aktiva/mediala estis la plej grava, dum evoluado okazis en pli modernaj lingvoj ĝenerale estas anstataŭigi la malnovan distingon per (aŭ reinterpreti ĝin kiel) aktiva/pasiva distingo (ekzemple, moderna angla: to tease / to be teased – pikmoki / esti pikmokata). Lingvistoj provas dedukti kia estis la protohindeŭropa lingvo. Ilia rekonstruaĵo havas du voĉojn, aktivan kaj mediopasivan, kie la mediala elemento en la mediopasiva voĉo dominis. La helena lingvo ankaŭ havis mediopasivon en la prezenco, imperfekto, perfekto, kaj pluskvamperfekto (vidu ĉe tensoj), sed en la aoristo kaj la futuro, la mediopasivan anstataŭigis du voĉoj, mediala kaj pasiva. La moderna greka lingvo kaj albana lingvo havas nur mediopasivan en ĉiuj tensoj. En iuj hindeŭropaj lingvoj, evoluis nova mediala aŭ mediopasiva voĉo. Ofte ĝi venis el ĉirkaŭfraza formo kunplektante aktivan verbon kun refleksiva pronomo. Tiu evoluo okazis sendepende en la latinidaj lingvoj, slavaj lingvoj, kaj la nordĝermanaj lingvoj (skandinavaj). Nordĝermanaj lingvoj, kaj iom la slavaj lingvoj, kunigis la refleksivan pronomon kun la verbo por formi novan sintezan konjugacion, dum en la latinidaj lingvoj la refleksiva ĝenerale restas aparta.

Aktiva voĉo

[redakti | redakti fonton]

La aktiva voĉo estas la plej ĝenerale uzata voĉo en multaj lingvoj kaj oni konsideras ĝin la ordinara voĉo. En la aktiva voĉo la subjekto de la verbo estas la aganto, t.e. ĝi plenumas la agon aŭ kaŭzas la eventon signifata de la verbo, ekzemple:

Karlo manĝis la terpomojn

La verbo manĝis indikas la aktivan voĉon. Participoj ankaŭ povas havi aktivan voĉon, ekzemple:

En la evoluantaj landoj vivas preskaŭ ĉiuj analfabetoj de la mondo

1500 partoprenantoj estis ankoraŭ atendataj ĉe la fino

Pasiva voĉo

[redakti | redakti fonton]

La sekva frazo estas en la pasiva voĉo:

Albanio komparatas tiel kun Ugando se temas pri korupteco de ĝiaj regantoj

Tamen, en Esperanto, plej ofte oni uzas la analizan formon de la pasivo, ekzemple:

la terpomoj estis manĝitaj de Karlo.

asocioj, kiuj celas forigi kanceron aŭ helpi paralizitojn.

la ĝenerala prilingva edukiteco de la pridemandatoj

La pasiva voĉo estas uzata en propozicio kies subjekto esprimas la suferanton de la verbo. Tio signifas, ke ĝi suferas agon aŭ ĝia stato ŝanĝiĝis.[2]

Participoj ankaŭ havas aspekton. Ekzemple: konstruata (daŭra aspekto) kaj konstruita (rezulta aspekto).[3]

Tipe, en pasiva propozicio, kio kutime esprimas la objekton de la verbo, tio nun esprimas la subjekton, dum kio kutime esprimas la subjekton, tion oni forigas aŭ ĝin indikas iu adjekto. Tiel, pasivigi aktivan verbon reduktas ties valenton. Tio ne estas universala afero; ekzemple, en la japana lingvo, pasivigo ne ĉiam malpliigas la valenton.[2]

Iuj lingvoj, ekzemple Esperanto, uzas ĉirkaŭfrazan pasivan voĉon; t.e. ĝi ne estas unuopa vorto, sed estas formita per apudmeto de aliaj vortoj. Specife, ĝi konsistas el formo de esti kaj pasiva participo de la ĉefa verbo. En aliaj lingvoj, ekzemple la latina, la pasivo por iuj tensoj estas markita ĉe la verbo per fleksio: librum legit (li legas la libron); liber legitur (la libro estas legata). Ankaŭ la maoria lingvo uzas verban fleksion por formi unuvortan pasivon, ekzemple: i patu te tama i te tarama (frapis la knabo la tamburon), i patua te tarama e te tama (frapatis la tamburo de la knabo).[4]

Mediala voĉo

[redakti | redakti fonton]

Iuj lingvoj, ekzemple Esperanto, albana, bengala, fula, tamilla, Sanskrito, islanda, sveda, biblia hebrea, moderna hebrea lingvo kaj helena lingvo, havas mezan voĉon, kiu estas aro de fleksioj aŭ konstruaĵoj, kiu diferencas de la aktiva kaj pasiva voĉoj.

En iuj okazoj, la mediala voĉo estas gramatika alternativo, kie la subjekto de materia procedo ne estas klasebla kiel aganto aŭ celo. Ekzemple, dum la pasiva voĉo esprimas celon influata de ekstera aganto, kiel en la kaserolo estas kuirita en la forno, la meza voĉo esprimas medion ŝanĝatan sen ekstera aganto: la kaserolo kuiriĝis en la forno. Oni ofte uzas la medialan por agoj kie la subjekto estas kaj la aganto kaj la medio kiu ŝanĝiĝas, kiel en la viro raziĝis, kontraŭ la aktiva kaj pasiva voĉoj, respektive, kie la medio estas la celo kiel en la barbiro razis la viron kaj la viro estis razita de la barbiro.

Mediala verbo ne povas havi kroman objekton; ĝi estas netransitiva. Tial, ĝi ne povas havi pasivon.[5]:166 La sufikso reduktas la valenton je unu, ekzemple: kuiri (duvalenta) kaj kuiriĝi (unuvalenta).

La angla lingvo havas medialan voĉon nomitan "passival". Laŭ iuj, ĝi estas arkaika, sed ĝi uziĝas eĉ nuntempe. Ĝi estas sintakse aktiva, sed semantike pasiva. Estas vere ke iuj medialaj esprimoj ne plu uziĝas, ekzemple:

  • The house is building (La domo konstruiĝas), en moderna angla: The house is being built (La domo estas konstruata).[6]

Modernaj ekzemploj abundas en vortaroj:

  • paint that removes with water (farbo kiu foriĝas per akvo)[7]
  • Grapes are selling high this season (Vinberoj vendiĝas altpreze ĉi-sezone)[8]

Ekzemplo de ĵurnalisto:

  • A temporary ban on live animal exports lifts today (Portempa malpermeso eksporti vivantajn brutojn nuliĝas hodiaŭ)[9]

Faktitiva voĉo

[redakti | redakti fonton]

La fundamenta senco de la faktitivo estas: fari, ke iu aŭ io faru aŭ suferu agon. En la faktitivo do troviĝas du agoj: la ago kaŭzanta kaj la ago kaŭzata. La ago kaŭzanta estas esprimata per igi. Tiu igi povas esti sufiksoido, kaj ĝi povas esti memstara; oni do devas aparte paroli pri la sinteza formo (ekz-e: kaptigi) kaj pri la analiza (ekz-e: igi kapti). Krome, ĉi tie ni povas paroli ankaŭ pri lasi, kiu estas iel surogato de la faktitiva voĉo.[5]

Verboj faritaj per la sufikso IG estas ĉiam objektaj. Ili montras kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La radiko aŭ radikoj antaŭ IG montras la rezulton.[10]

La sufikso ig pliigas la valenton je unu, ekzemple: memori (duvalenta) kaj memorigi (trivalenta). Se la rezulta verbo estas trivalenta, ekzistas tri manieroj uzi tiajn IG-verbojn. Oni povas akuzativigi la subjekton de la origina verbo, aŭ la objekton de la origina verbo. Ekzemple:

La bofrato iris supren kaj memorigis al la ĉefo pri la telefonvoko el Tehran.[11]

La bofrato iris supren kaj memorigis al la ĉefo la telefonvokon el Tehran.

La bofrato iris supren kaj memorigis la ĉefon pri la telefonvoko el Tehran.

La eŭropaj lingvoj esprimas la faktitivon per helpverbo, ĉar ili ne havas fleksian metodon.[12]:25 Ekzemple:

  • france rire (ridi) → faire rire (ridigi)
  • itale rìdere (ridi) → far ridere (ridigi)
  • germane lachen (ridi) → lachen lassen (ridigi)
  • angle laugh (ridi) → you make me laugh (vi ridigas min)

La eŭropaj lingvoj ne havas metodon uzi la faktitivon en pasiva formo.

La polineziaj lingvoj uzas prefikson por formi faktitivan verbon. La maoria lingvo formas faktitivajn verbojn per la prefikso whaka-, kaj la faktitivaj verboj povas havi pasivon. Oni povas faktitivigi substantivojn, adjektivojn, netransitivajn verbojn kaj perceptajn verbojn, sed oni uzas aliajn rimedojn por pli transitivaj verboj.[13] Ekzemploj de faktitivoj:

  • mārama (klara) → whakamārama (klarigi)
  • moe (dormi) → whakamoe (dormigi)
  • kite (vidi) → whakakite (vidigi, montri)
  • kata (ridi) → whakakata (ridigi)
He pai ēnei kōrero hei whakakata i te tangata[14]
Bonas ĉi tiuj rakontoj por ridigi la homojn

Aliaj voĉoj

[redakti | redakti fonton]

Iuj lingvoj havas pliajn voĉojn, Ekzemple, la klasika mongola lingvo havas kvin voĉojn, kiuj estas: aktiva, pasiva, faktitiva, reciproka, kaj kunlabora. En la hebrea lingvo estas aktiva, pasiva, faktitiva, faktitiva-pasiva, intenca, intenca-pasiva, kaj refleksiva voĉoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV, [1]
  2. 2,0 2,1 O'Grady, William, John Archibald, Mark Aronoff, and Janie Rees-Miller (eds.) (2001). Contemporary Linguistics: An Introduction Fourth edition. Boston: Bedord/St. Martin's. (ISBN 0-312-24738-9) angle
  3. Pokrovski, Sergio, Aspektoj, [2] esperante
  4. Kupu o te Ra, [3]
  5. 5,0 5,1 Kalocsay, K. kaj Waringhien, G., Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, UEA, 1980 esperante
  6. https://thepassivevoiceblog.wordpress.com/middle-voice-and-passival/
  7. https://www.thefreedictionary.com/remove
  8. https://www.thefreedictionary.com/sell
  9. https://www.rnz.co.nz/news/country/429070/live-animal-export-ban-lifts-but-safe-wants-total-ban-on-livestock-shipments
  10. Wennergren, Bertilo, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 2020, [4] esperante
  11. CorpusEye, id=eventoj-s57340
  12. Cherpillod, André, Lingvaj Babilaĵoj, La Blancetière, 2005 esperante
  13. Harlow, Ray, A Māori Reference Grammar, ISBN=978-1-77550-203-6, 2-a eldono, 2015
  14. Te Aka Māori-English Dictionary, Moorfield, John C. [5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]