Grand Prairie
Grand Prairie estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. La urbego loke ofte estas menciita "GP".
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 32° 42′ N 97° 01′ U / 32.700 °N, 97.017 °U (mapo)Koordinatoj: 32° 42′ N 97° 01′ U / 32.700 °N, 97.017 °U (mapo)
- Areo: 210 km²
- Loĝantaro: 175.396 (en 2010)
- Supermara alteco: 157 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 75050-75054
- Telefonkodo: 972, 214, 469, 817, 682
Geografio
Grand Prairie situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.
Historio
Grand Prairie unue estis establita en 1863 por bovaro. La unua eklezio ekfunkciis en 1870, la poŝto en 1877. Ĝi ricevis urban statuson en 1909. Dum la a 2-a mondmilito kaj poste Grand Prairie havis industrion pri flugmaŝinoj, nuntempe pri helikopteroj.
Klimato
Grand Prairie havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 921 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo.
Trafiko
Ekzistas aktuale neniu publika transporto en Grand Prairie.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Baden bei Wien, Aŭstrio
- Ŝablono:Flagikono Kaluŝ, Ukrainio
- Ŝablono:Flagikono Morón, Argentino
- Ŝablono:Flagikono Charlesbourg, Kanado
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj hispanlingva Vikipedioj