Kaluŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaluŝ (stacidomo).
Kaluŝ
Колаж Калуш.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 77300 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 66 406  (2019) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 3′ N, 24° 22′ O (mapo)49.04416666666724.359722222222Koordinatoj: 49° 3′ N, 24° 22′ O (mapo) [+]
Alto 318 m [+]
Areo 6453 km² ( 645 300 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Kaluŝ
Situo de Kaluŝ

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kalush [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kaluŝo (ukraine Калуш) estas urbo en Ivano-Frankivska provinco, Ukrainio, ĉe la piedoj de la Karpata Montaro, administra centro de Kaluŝa distrikto. Ĝi havis 65 814 loĝantojn en 2021.

Gravaj lokaj industrioj inkluzivas kemiaĵ- kaj beton-produktado.

La urbo estas ĉe la orientaj limoj de la etnografia regiono Bojkujo (ukraine Бойківщина).

Unu el la ĉefaj avantaĝoj la urbo estas ĝia geografia Loko kaj industria potencialo. Bone evoluinta transporta reto kunigas urbon kun Centra kaj Okcidenta Eŭropo kaj kun aliaj urboj, tiaj kiel Lvivo (100 km ), Uĵhorodo (280 km ), Kijivo (560 km ). Tiuj ĉi kaj aliaj urboj ligita kun Kalush ankaŭ per fervoj. Ene de 300 km-a radiuso de urbo distancas limoj kun Pollando (150 km), Hungario (300 km), Slovakio (300 km), Rumanio (240 km ).

Historio[redakti | redakti fonton]

La setlejo sur teritorio de nuntempa Kaluŝo ekzistis jam en Galicia Rutenio, sur mapoj de Galicia-Volinia princlandoj de la XII-XIII jarcentoj. Grava faktoro de pligrandigo de loĝantaro estis salaj deponejoj, konataj en Kaluŝo de 1367.

Urba nomo kredinde originas de la vorto "kaluŝa", kio signifas natura sala fonto el kiu en antikvaj tempoj ĉerpis salon. Ekde 1549 Kaluŝo fariĝas “libera urbo" sub Magdeburga juro kun propra blazono: tri blankaj salfornoj sur blua fono atestantaj pri salfarado kiel baza metiejo. En 1767 Kaluŝo sperti grandegan fajron, ekinta spontane. En 1770 ĥolero senhomigis la urbo. En la ĉirkaŭaj vilaĝoj estas konservitaj hekatomboj: tiam mortis preskaŭ duono da kaluŝanoj.

La 25-an de septembro 1772 al urba komunumo, kiu kolektiĝis proksime de preĝejo de Sankta Valenteno, estis legita universalaĵo de Maria Tereza pri aligo al Aŭstrio-Hungario.

Komence de la Unua Mondmilito, kun la alveno de rusaj trupoj, Kaluŝo spertis multajn plagojn. Retirigante en 1915 rusoj malmuntis kaj forigis instalaĵon de ĉiuj entreprenoj; 1414 domoj kaj 976 apartaj bienoj estis detruitaj - 75 procentoj de urba loĝejaro.

La 19-an de septembro 1939 en la urbo estis instalita sovetia potenco. La 30-an de junio 1941 je tagiĝo kelkaj membroj de subtera loka OUN-grupeto pafis de la disponebla pistoloj en la aero, kaj kiel rezulto de tio NKVD-istoj tuj fuĝis de la urbo. La 1-an de julio 1941 kaluŝanoj proklamis Akto pri restarigo de Ukraina Ŝtato, sed 2-an julio en la urbon eniris hungaraj trupoj, kiuj poste transdonis potencon al germanaj okupantoj. La 30-an de julio 1944 Kaluŝo estis okupita de sovetia trupoj kaj starigis sovetian reĝimon. Kiel respondo al krimoj de la okupantoj, en apuda Nigra arbaro, leviĝіs partizana movado. Heroa rezisto subtera kontraŭ okupantoj daŭris ĉi tie ĝis la mezo de la 50-aj jaroj.

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

  • En apuda vilaĝo Starij Uhriniv naskiĝis Stepan Bandera - Ukraina politikisto, ideologo de la ukraina naciisma movado de la XX-a jarcento, prezidanto de la OUN, Heroo de Ukrainio.
  • En la nomo de savo de ukraina nacio kaj en protesto kontraŭ la misuzo super Ukrainio kaluŝano Oleksa Hirnik la 21-an de januaro 1978 en Kaniv proksime de la tomboj de Taras Ŝevĉenko membruligis sin. La KGB faris ĉion por kaŝi ĉi tiun eventon. Pri la fakto socio eksciis nur en fruaj 90-aj jaroj. Kaluŝanoj donacis al Simferopolo buston de Taras Ŝevĉenko, kiu estis instalita la 21-an de aŭgusto 1997 kiel monumento al la poeto en Krimeo.
  • Jurij Izdrik, naskiĝis (16.08.1962) kaj loĝas en Kaluŝo - fama ukraina romanverkisto, poeto, eseisto, kulturologo, tradukisto kaj fondinto de la koncipa revuoprojekto “Ĵaŭdo”. Izdryk estas unu el la kreintoj de la Stanislava fenomeno.
  • La 14-an de majo 2022, la Kaluŝa Orkestro gajnis la unuan lokon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2022 en (Torino, Italio) kun kanto "Stefania". Samtage trajno Kijivo-Ivano-Frankivsko estis nomita "Stefania-ekspreso" (Stefania estas nomo de la patrino de la orkestra vokalisto Olego Psjuk).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]