Granda Slavea Lago
Granda Slavea Lago | ||
---|---|---|
Granda Slavia Lago kaj Atabaska Lago, Nordokcidentaj Teritorioj (Kanado)
| ||
glaĉera lago • lago | ||
Speco de la lago | restaĵo de vasta glaĉera lago | |
Ĉefaj fontoj | Rivero Hay, Rivero Slavio | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Makenzio | |
Setlejoj | Yellowknife (NOT) | |
Areo de la baseno | 985.300 m² | |
Landoj de la baseno | Kanado | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 61° 41′ 6″ N, 113° 53′ 20″ U (mapo)61.685-113.88888888889Koordinatoj: 61° 41′ 6″ N, 113° 53′ 20″ U (mapo) | |
Supermara alteco | 156 m | |
Surfaca areo | 28.400 km² | |
Maksimuma longo | 480 km | |
Maksimuma larĝo | 109 m | |
Akva volumeno | 2.09E+12 m³ | |
Maksimuma profundo | 614 m | |
La Granda Slavea Lago (angle Great Slave Lake, france iom mise Grand lac des Esclaves) estas la due plej granda lago de la Nordokcidentaj Teritorioj en Kanado - Granda Ursa Lago estas la plej granda -, la plej profunda lago de Nordameriko, kaj la deke plej granda lago de la mondo. Ĝi estas 480 km longa, 19 ĝis 109 km larĝa, kaj kovras 28.400 km² en la suda parto de la NOT. Ĝia volumeno estas 2,090 km³. La lago nomiĝas laŭ la indiĝenaj loĝantoj de ĉi tiu regiono, la slaveoj (angle Slavey), kvankam tradukintoj nekonscia pri ĉi tio ofte tradukis la nomon kvazaŭ ĝi estus Granda sklava Lago.
La Granda Slavea Lago ricevas sian akvon ĉefe de la riveroj Hay kaj Slavea Rivero, kaj la akvo ĉefe elfluas per la rivero Makenzio. Kvankam la okcidenta lagobordoj estas arbar-kovritaj, la orienta bordo kaj norda brako estas tundrecaj. La sudaj kaj orientaj bordoj atingas la randon de la Laŭrenca tabulo. Same kiel tiaj nordaj lagegoj kiaj la Granda Ursa Lago kaj Atabaska Lago, la Granda Slavea Lago estas restaĵo de vasta post-glaĉera lago.
La Orienta Brako de la Granda Slavea Lago plenplenas je insuloj kaj frapantaj vidaĵoj, interalie de altaj krutaĵoj kaj ŝaŭmantaj riveroj. La Duoninsulo Pethei dividas la Orientan Brakon je Golfeto McLeod en la nordo kaj Golfeto Christie en la sudo. La sola komunumo ĉe la Orienta Brako estas Lutsel K'e, vilaĝeto de ĉ. 350 homoj, plejparte deneoj parolantaj la ĉipevajanan lingvon.
Brita pelto-komercisto Samuel Hearne esploris ĉi tiun regionon en la jaro 1771 kaj transiris la glaciiĝintan lagon, al kiu li unue donis la nomon Lago Athapuscow (laŭ franca misprononco de la vorto Athabaska). En la 1930-aj jaroj, oni malkovris oron tie, kio gvidis al la fondiĝo de la loĝloko Yellowknife, la ĉefurbo de la Nordokcidentaj Teritorioj. Aliaj urbetoj situantaj laŭborde de la lago estas Fort Providence, Hay River kaj Fort Resolution.
La lago estas glaci-kovrita meze dum ok monatoj de la jaro. Dum la vintro la glacio estas sufiĉe densa ke kamionoj povas sekure veturi sur ĝi. Ĝis 1967, kiam oni konstruis tutsezonan ŝoseon ĉirkaŭ la lago, oni dissendis varojn kamione de la urbo Yellowknife, kiu situas ĉe la nordokcidenta bordo de la lago. Oni ankoraŭ liveras varojn kaj benzinon al la diamanto-minejoj ĉe la fonto de la rivero Coppermine per kamionoj kiuj veturas laŭ la vintra vojo kiu transpasas glaci-kovritajn lagojn. Oni bezonas veturi per pramŝipo por atingi la urbon Yellowknife somere kiam la lagon ne kovras glacio.
Sude de la Granda Slavea Lago, en malproksima angulo de Nacia Parko de la Arbara Bizono, estas nestejo de restanta aro de amerikaj gruoj, malkovrita en la jaro 1954(reference).