Grandbeka blua muŝkaptulo
Grandbeka blua muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandbeka blua muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyornis caerulatus (Bonaparte, 1857) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grandbeka blua muŝkaptulo (Cyornis caerulatus) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio kaj Malajzio. Endemio de Sumatro kaj Kalimantano. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
La masklo de tiu specio estas tre blua supre, kun pli brilaj helbluaj frunto, ŝultroj kaj pugo; la vizaĝo ĉirkaŭ la okuloj ĝis la beko estas iom nigreca, la flugiloj ne estas brunaj (malkiel ĉe aliaj samgenranoj) kaj la vosto estas blua. La gorĝo estas hela kaj la brusto ruĝoranĝa al bruneca, dum nur la suba la ventro estas blankeca. La distingilo de tiu specio estas la pli longa beko (kaj iom pli larĝa ĉebaze) ol tiuj de la samgenraj specioj; tiu distingilo nomigas la specion en Esperanto, dum la latina scienca nomo caerulatus aludas al la blua koloro “ĉieleca” per karaktero komuna al la tuta genro kaj eĉ al aliaj parencaj genroj.
La ino estas bruneca. Temas pri kazo de seksa duformismo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Cyornis caerulatus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Bildoj ĉe ADW Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine