Grek-katolika Preĝejo Sankta Mikaelo (Sátoraljaújhely)
Grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo en Sátoraljaújhely
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sátoraljaújhely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grekokatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Miskolc |
dekanujo | Sátoraljaújhely |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Sátoraljaújhely, Rudabányácska, Szabadság u. |
La grek-katolika paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas sakrala historia monumento en urbo Sátoraljaújhely (Hungario), en urboparto Rudabányácska, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1981.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la frua 18-a jarcento rutenoj alvenis, ili konstruis kirkon en 1774, sed la turo estis alkonstruita nur en 1888. La paroĥo estis fondita en 1788. La ikonostazo estis kreita en la dua duono de la 19-a jarcento. En 1930 la konstruaĵo estis pligrandigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola sur monteto en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro. En la korto videblas ankaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramideca, en la turo estas 3 sonoriloj. La kirka enirejo funkcias tra la turo, sed flanke estas alia enirejo por la galerio. Super la enirejo en niĉo bildo pri la patrono estas videbla. La absido estas duonronda, malpli larĝa, sed same alta. ol la navo.
Kermeso okazas en la 8-an de novembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- priskribo hungare Arkivigite je 2023-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
- leksikono