Ortodoksa preĝejo Metamorfozo de Kristo (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika serba preĝejo Metamorfozo de Kristo
Grek-katolika ortodoksa preĝejo Metamorfozo de Kristo en Szentendre
Grek-katolika ortodoksa preĝejo Metamorfozo de Kristo en Szentendre
Serbian Orthodox church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, malofte klasikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika serba ortodoksa preĝejo Metamorfozo de Kristo (serbe Преображењска црква/Preobraženjska crkva, malofte Табачка црква/Tabačka crkva) estas signifa historia monumento en Szentendre.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine estis ligna preĝejo el 1690, kiu estis malkonstruita kaj la nun videbla preĝejo konstruiĝis fare de serbaj rifuĝintoj el Bosnio de 1741 ĝis 1746. Tamen la turo estis konstruita en la jaroj 1777 kaj 1778. La ikonostazo estis farita de artistoj el Kievo de 1745 ĝis 1746. Dum la Inundo de Danubo (1838) la konstruaĵo ne difektiĝis, tial oni aprezas ĝin, kiel miraklo. Post jarcentoj la serboj preskaŭ elĉerpiĝis, tial nuntempe nur en kermeso funkcias la preĝejo (19-a de aŭgusto). La liturgio servas kiel kultura renkontiĝo por serboj el ĉi tiu regiono.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas ĉe piedo de monteto tre proksime de Danubo. La preĝejo troviĝas en korto (inter altaj arboj) ĉirkaŭita per ŝtonmuro. La strata enirejo estas ornamriĉa laŭ klasikismo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre la turo altiĝas. En la fasado estas ankaŭ po unu niĉoj. La navo kaj la oklatera absido havas apogpilierojn. La turopinto estas bulbofirma. La riĉa ŝtona dekoracio sur la okcidenta muro estas transiro de baroko al klasikismo. En la muro estas ankaŭ tombo de ĉefpastro el 1788. La ikonostazo estas konsiderata unu el la plej belaj el la serba ortodoksa eklezio de la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 19-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]