Grek-katolika preĝejo Sankta Triunuo (Fehérgyarmat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa paroĥa preĝejo Sankta Triunuo de
Fehérgyarmat
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fehérgyarmat
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Grekokatolika eklezio
dekanujo Csenger
paroĥo loke
Dato de konsekro 1999
Konsekrinto Szilárd Keresztes
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Mihály Balázs
Konstruado 19951999
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La Grekokatolika preĝejo Sankta Triunuo estas religia moderna konstruaĵo en urbo Fehérgyarmat (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio en Fehérgyarmat la loĝantoj estis plejparte kalvinanoj. En fina periodo de la socialismo alvenis ankaŭ grekokatolikoj, ili apartenis al Jánk. En 1992 iu donacis loĝdomon al la eklezio, el tio oni faris kapelon por la diservoj. En 1993 la urbo donacis konvenan areon, la nun videbla moderna preĝejo estis konstruita inter 1995-1999. Kelkaj aldonaĵoj estis faritaj poste. En 2005 Fehérgyarmat akiris la titolon paroĥo, en la sama jaro la menciita kapelo estis malkonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo en korto tre proksime al la urbocentro. Mem la konstruaĵo estas komplika. La navo estas ronda, sed supre estas oklatera ligna kupolo. La oficejo troviĝas en proksimo de la altaro, pli supre la kunvena halo. La ŝtuparejo kuras al la kunvena halo kaj galerio. La paroĥo situas laŭ la stratangulo.

Kermeso okazas en Pentekostolundo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.