Grekia Futbala Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grekia Futbala Federacio
Ελληνική Ποδοσφαιρική Ομοσπονδία
emblemo
sport-rega organizaĵo
Komenco 1926 vd
Lando(j)  Grekio
Sidejo Ateno
Ĉefestro(j) Tákis Baltákos • Theodoros Zagorakis vd
Membro de UEFAFIFA vd
Posedatoj Greka nacia teamo de futbalo • virina nacia futbala teamo de Grekio • grekia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • grekia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • grekia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • nacia futbala teamo de Rodiso • greka nacia teamo de plaĝa futbalo • Greka nacia teamo de amatora futbalo • grekia nacia futbala teamo de viraj sub-23-jaruloj • greka nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
praa nacia elekto en 1919
la vira nacia teamo en somero 2013

La Grekia Futbala Federacio, greke Ελληνική Ποδοσφαιρική Ομοσπονδία, Ellinikí Podosfairikí Omospondía, laŭvorte "Helena Futbala Federacio", estas la nacia futbala asocio en Grekio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1926. La asocio interalie ekde la jaro 1927 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata greke Σούπερ Λίγκα, Soúper Línka, "Superligo", oficiale en miksaĵo de angla kaj greka vortoj Superleague Ελλάδα [SU:perli:g' eLAda], kaj ĝis 2006 estis nomita greke Α΄ Εθνική, Alfa Ethniki, "la unua tutnacia". La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo Αθλητική Ένωση Κωνσταντινουπόλεως, Athlitiki Enosi Konstantinoupoleos (AEK), "atleta unuiĝo Konstantinopolo" en Ateno, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Olimpiakos Pireo FK - laŭ la stato de 2023 entute 47-foje (!).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la en la Σούπερ Λίγκα, "Superligo", plej sukcesa kluba teamo de Olimpiakos Pireo FK en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA 2007/2008