Grenobla Ĉarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Grenobla Ĉarto estas la fondinta ĉarto de la studenta sindikatismo. Ĝin starigis NUSF (Nacia unuiĝo de studantoj el Francio, france: Union nationale des étudiants de France aŭ UNEF), dum ĝia grenobla kongreso en 1946.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito kelkaj studentoj, ofte ligitaj kun la Rezistado, deziras evoluigi la NUSF-on. Ili volas ĉesigi senpolitikismon kaj korporaciismon, kiuj kaŭzis ambiguajn kondutojn kun la germana okupacianto dum la milito. Do ili volas ŝanĝi sian asocion al vera studenta sindikato. Paŭlo Buŝeto, prezidanto de la NUSF-a asocio de Liono, unu el la ĉefaj ĉartaj redaktoroj, deklaris: «Ni ne plu volis studentan korporaciismon. Ni donis al la NUSF la celon esti avangardo de la junularo laŭ sociala vidpunkto». Do ili decidis fari kiel la ĜKL (france: CGT), kiu verkis sian referencan dokumenton en 1906: la Amiena Ĉarto. La ĉarto de studenta sindikatismo estis diskutita en 1946 en Grenoblo dum la NUSF-a kongreso, ĝi do estis nomita la Grenobla Ĉarto. Ili proponas mallongan tekston, kiu difinas la socialan statuson de studento kaj prezentas la rajtojn kaj la devojn, kiuj rezultas de tiu statuso.

Hodiaŭ, la Grenobla Ĉarto estas la baza teksto por multe da studentaj sindikatoj tra la mondo, kiel NUSF, SUD studento (france: SUD étudiant), SSF (Studenta sindikata federacio; france: Fédération syndicale étudiante aŭ FSE) en Francio, ASSS (Asocio por studenta sindikata solidareco; france: Association pour une solidarité syndicale étudiante aŭ ASSÉ) en Kebekio, ktp.

La traduko de la teksto de ĉi-ĉarto troviĝas ĉe Vikifontaro (Grenobla Ĉarto Arkivigite je 2010-12-03 per la retarkivo Wayback Machine)