Griegos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Griegos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44114
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 1° 43′ U (mapo)40.429444444444-1.7119444444444Koordinatoj: 40° 26′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Alto 1 601 m [+]
Areo 31,47 km² (3 147 ha) [+]
Griegos (Provinco Teruelo)
Griegos (Provinco Teruelo)
DEC
Griegos
Griegos
Situo de Griegos
Griegos (Hispanio)
Griegos (Hispanio)
DEC
Griegos
Griegos
Situo de Griegos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Griegos, Teruel [+]
vdr

Griegos [GRJEgos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín. La loknomo Griegos estas komprenata en la hispana lingvo kiel Grekoj sed sen etimologia rilato signifa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je pli ol 1500 msm ĉe la altebenaĵo Muela de San Juan. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Griegos estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la komarko, kaj estas ĉe la limoj kun la provincoj Gvadalaĥaro kaj Kvenko.

Ĝi estas norde de Villar del Cobo kaj Guadalaviar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La mezepoka historio de Guadalaviar, Villar del Cobo kaj Griegos estas interligita. La uzado de la komunumaj paŝtejoj en tiuj tiom apartaj kaj limaj areoj ne ĉiam estis klara kaj aperis tiurilate konfliktetoj inter la tri lokoj. Finfine, la reĝoj Marteno la 1-a de Aragono, kaj Henriko la 3-a de Kastilio iniciatis la 8an de Oktobro 1404 negocadon por interkonsento validigita en 1407.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Griegos ekformis parton de la komunumo Sesma de Villar del Cobo en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el preskaŭ 500 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 138 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, tranĉeoj de la Hispana Enlanda Milito, skiejo, piedirado, kaj rura turismo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]