Grizdorsa ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Onychoprion
Specio: O. lunatus
Onychoprion lunatus
(Peale, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Onychoprion lunata (lapsus)
Sterna lunata Peale, 1848

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizdorsa ŝterno, Onychoprion lunataSterna lunata, estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj, jam klasita foje ĉe la familio de Laredoj aŭ familio de mevoj.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre parenca de la Bridŝterno kaj de la Fulga ŝterno (kun kiuj ĝi foje estas konfuzata) kaj malpli komuna ol la aliaj membroj de la sama genro kaj ĝi estis malpli pristudita. La tri specioj, kune kun la Aleŭta ŝterno estis lastatempe disigita en nova genro Onychoprion disde Sterna (Bridge et al., 2005).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Grizdorsa ŝterno similaspektas kun la Fulga ŝterno sed kun griza dorso, kiel diras la nomo, anstataŭ nigra dorso. La brusto kaj la subaj partoj estas blankaj kaj ili havas nigrajn kronon kaj strion ekde la beko tra la nigraj okuloj ĝis la nuko. Inter ambaŭ nigraj partoj estas blanka strio, kio donas al la specio belan kapobildon. La flugiloj estas longaj kaj pli malhelgrizaj ĉepinte. Ankaŭ la pugo kaj vosto estas grizaj; la vosto tre forkoforma.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Grizdorsa ŝterno reproduktiĝas en insuloj de tropika Pacifiko kaj nome norde de sia teritorio ĉe la nordokcidentaj insuloj de Havajo (kun la plej multnombra loĝantaro en insulo Lisianski) kaj en du etaj insuletoj ĉe Oahu; oriente tiom malproksime kiom ĉe insuloj Tuamotuo, kun aliaj kazoj der kolonio de marbirdoj en la insuloj Society, la Line, Phoenix, Mariana kaj Usona Samoo. Estas nekonfirmitaj informoj pri reproduktado tiom sude kiom Fiĝio, kaj tiom oriente kiom Paskinsulo. Malmulte oni konas pri la loĝantaroj for de Havajo. For de la reprodukta sezono la specio estas parte migranta, kun birdoj el la insuloj de Havajo flugante suden. Oni supozas, ke ankaŭ birdoj de aliaj partoj de la Pacifiko estas migrantaj kaj povas disigi tiom malproksime kiom ĝis Papuo-Nov-Gvineo, Filipinoj kaj Paskinsulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Mostello, C. S.; Palaia, N. A. & Clapp, B. (2000). Gray-backed Tern (Sterna lunata). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 525. The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.