Grizdorsa turdo
Ino | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Turdus hortulorum Sclater, PL, 1863 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La grizdorsa turdo[1] (latine Turdus hortulorum) estas azia birdospecio el la familio de turdedoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Turdidae - turdedoj
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdus hortulorum Sclater, PL, 1863 - grizdorsa turdo
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdidae - turdedoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La masklo estas griza supre, fadante al palgriza sur la meza brusto, kun malpreciza okrabruna sublipharo kaj grizastria blanketa mentono; la malsupra brusto kaj flankoj estas brile ruforanĝaj, la ventro kaj la subpugo estas blankaj; la okulringo flavas, kiel la beko; la kruroj estas flavetaj[3].
La ino similas al la masklo sed la supraj partoj estas pli olivecbrunaj. La gorĝo kaj la brusto estas malhele makulitaj.
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio, Rusio, Tajvano kaj Vjetnamio.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kaptiva bredoparo demetas 5 ovojn, kaj eloviĝo okazas post 14 tagoj por la unua ovo. Elnestiĝo okazas post 12 tagoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Turdus hortulorum. 2006 IUCN Riĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de julio 2007.
| ||||||||||||||||||


