Guacara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guacara
urbo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200 212  (2020) [+]
Loĝdenso 626 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 14′ N, 67° 53′ U (mapo)10.233333333333-67.883333333333Koordinatoj: 10° 14′ N, 67° 53′ U (mapo) [+]
Alto 438 m [+]
Areo 320 km² (32 000 ha) [+]
Guacara (Karabobo)
Guacara (Karabobo)
DEC
Guacara
Guacara
Situo de Guacara
Guacara (Venezuelo)
Guacara (Venezuelo)
DEC
Guacara
Guacara
Situo de Guacara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guacara [+]
vdr

Guacara (oficiale nomita Sankta Agustín de Guacara) estas urbego kaj signifa universitata urbo en subŝtato Karabobo en norda Venezuelo. La urbego apartenas al urbaro de Valencio. Guacara estas indiĝena vorto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kirko en Guacara

Guacara situas en norda Venezuelo sur montetaro nordoriente de Lago Valencio. Valencio (Venezuelo) troviĝas 15, Marakajo 30, Turmero 43, Los Teques 93, Karakaso 109, Santa Teresa del Tuy 132, Barquisimeto 160, Coro (Venezuelo) 236, Barcelono (Venezuelo) 348, Cabimas 391, Marakajbo 414, Maturín 517, Bolívar (urbo) 529, San Cristóbal (Venezuelo) 551, Guayana (urbo) 610 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Guacara estis fondita en 1624 (deklarita vilaĝo en 1694), tamen la unua kapelo estis konstruita jam en 1607. Pli frue indiĝenoj vivis en tiu loko pli ol 4000 jarojn (tamen estis periodo, kiam pro konstanta inundo de la proksima lago la loko estis forlasita). La komunumo jam havis en 1781 446 domojn kun 3080 loĝantoj. Ekde 1799 jam ĉefe hispanoj vivis en la vilaĝo. Paroĥo fondiĝis en 1803. Dum la kolonia erao komence oni kultivis sukerkanojn, poste indigojn. Okazis tertremo en 1812, la preĝejo kolapsis.

Placo en Guacara
Kirko en Guacara

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Guacara oni okupiĝas en la industrio pri produkto de teksaĵoj, nutraĵoj, motoroj. Menciindas ankaŭ la komercado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Guacara la averaĝa temperaturo estas 26 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La ĉefvojo kuras al Valencia kaj Marakajo. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]