Saltu al enhavo

Guanako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gvanako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Lamo Lama
Specio: L. guanicoe
Lama guanicoe
(Müller, 1776)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La gvanakoguanako[1] (Lama guanicoe) estas sovaĝa specio de kameledoj kaj vivas ĉefe en la okcidenta kaj suda parto de Suda Ameriko. Ĝi eble estas prapatro de lamoj. La vorto gvanako origine venas el la keĉua lingvaro.

La longeco de la kapo kaj la trunko estas 2 m, la ŝultroalto 120 cm kaj ĝi pezas 100 kg. La felo estas lana kaj dika, supre helbruna kaj malsupre blanka. Kruroj kaj kolo estas kamelece longaj kaj maldikaj.

Tiu neotropisa specio vivas en la Andoj kaj en la pampo en Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Ĉilio kaj Argentino. Ilia vivmedio estas malferma herbejo, nur dum akraj vintroj ili eniras arbarojn. Gvanakoj troviĝas ĝis alteco de 4 000 m.

Malsovaĝigo

[redakti | redakti fonton]

Iam oni supozas, ke la gvanakoj estis malsovaĝataj jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo kaj ke lamoj kaj alpakoj devenas de ili. Multaj naturistoj tamen nun opinias ke pro interbredado de lamoj, gvanakoj, vikunoj kaj alpakoj vere ne eblas scii kiu venis de kiu; krome, genetikaj studoj indikas ke alpakoj estas genetike pli proksimaj al vikunoj ol al gvanakoj.

Endanĝerigo

[redakti | redakti fonton]

Kiam alvenis la hispanoj en Sudamerikon ekzistis ĉirkaŭ 50 milionoj da sovaĝaj gvanakoj. De tiam oni ĉasadis ĝin por feloj kaj ĉefe por akiri herbejojn por ŝafaregoj. Pro tiu ĉasado la nombro de gvanakoj malaltiĝis ĝis 500 000 hodiaŭ, t.e. 1 % de la tiama kvanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Laŭ Konciza Etimologia Vortaro. Citita en Esperantigo de vortoj el hispana fonto [1] Alirita la 21an de Septembro 2018.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]