Guargumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guargumo estas polisaĥarido de nutrorezervo el la semoj de la guaro, Cyamopsis tetragonoloba, nome planto de la familio de la Fabacoj. En Barato, tiu planto estis uzita en la homa dieto dum jarcentoj. La molekulo de guaro estas linia polimero kun molekula maso proksimume de 220 000 daltonoj.

La polisaĥarido de la guargumo estas solvebla en akvo. Oni uzas ĉefe en la nutrindustrio, en sukoj, glaciaĵoj, saŭcoj, manĝaĵoj por maskotoj, bakado ktp. La faruno akiritas el la semoj de Cyamopsis tetragonoloba estas uzita kiel densigilo.