Berg TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guntershausen ĉe Berg)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Berg
Berg TG
Blazono de Berg TG
Blazono de Berg TG
Panoramo de Berg TG
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 34′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.16667 °O / 47.56667; 9.16667 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.16667 °O / 47.56667; 9.16667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3058
Areo 13,1 km²
Alteco 540 m super marnivelo
Poŝtkodo 8572
Komunumkodo 4891
Mapo de Berg
vdr

Berg TG estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3058 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. (La literoj TG post la nomo estas mallongigo por Kantono Turgovio kaj staras por distingi la lokon de aliaj lokoj kun la sama nomo.)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mauren situas ĉe la suda flanko de la montoĉeno Seerücken en la centro de la Kantono Turgovio.

Al la komunumo Berg apartenas krom Berg mem la municipoj Andhausen, Graltshausen, Guntershausen ĉe Berg kaj Mauren.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Berg TG limas al Birwinken, Bürglen TG, Kemmental, Lengwil kaj Weinfelden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Berg estas bone konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio de Weinfelden al Konstanco, kiu antaŭe apartenis al la Mezturgovia Fervojo kaj nuntempe estas servata per regionaj trajnoj de la fervojkompanio THURBO AG. La komunumo disponas pri du haltejoj ĉe la linio, nome Berg kaj Kehlhof.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Berg datiĝas el la jaro 796 kiel Berga. La unua skriba mencio de Andhausen datiĝas el la jaro 1159 kiel Anninhusin, tiu de Mauren el la jaro 1233 kiel Muron, tiu de Graltshausen el la jaro 1245 kiel Gralsshusen kaj tiu de Guntershausen ĉe Berg el la jaro 1291 kiel Gundhartzhusen.

La hodiaŭa politika komunumo Berg TG estis kreiita la 1-an de januaro 1995 kadre de la turgovia komunumreformo. Ĝi estiĝis per la kunigo de la iama municipkomunumo Berg kun ties eksaj lokkomunumoj Andhausen, Graltshausen, Mauren, kaj Guntershausen, kiu antaŭe apartenis al la lokkomunumo Birwinken kaj nun ek de la komunumreformo nomiĝas Guntershausen ĉe Berg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]