Gurij Antonoviĉ Pljugin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gurij Antonoviĉ Pljugin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1924 (1924-11-30)
en Sankt-Peterburgo
Morto 30-an de novembro 2009 (2009-11-30) (85-jara)
Ŝtataneco Rusio
Profesio
Profesio astronomo
Information icon.svg
vdr

Gurij Antonoviĉ PLJUGIN (cirile Гурий Антонович Плюгин, naskiĝis en Leningrado en 1925, malaperis en Seneĵ en 2010) estis rusa astronomo.

Li estis inter la astronomoj, kiuj remalfermis la Observatorion Pulkovo rekonstruita post la dua mondmilito.[1]

Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris 7 asteroidojn,[2] ĉiujn la 25-an de julio 1968 kun Jurij A. Beljaev elde la Observatorio de Cerro El Roble en Ĉilio ; sub la nomo G. A. Plyugin.

La lasta notico pri Gurij Pljugin datiĝas de novembro 2010, signalante, ke incendio okazis en lia apartemento en Seneĵ (cirile Сенеж). Oni ne retrovis lian korpon kaj li estas rigardita kiel malaperinto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 50-jara jubileo de la rekonstruo de la Observatorio Pulkovo (ruse)
  2. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  3. el Жди Меня, rusa TTT-ejo pri malaperintoj (ruse)