Gurij Antonoviĉ Pljugin
Aspekto
Gurij Antonoviĉ Pljugin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1925 |
Morto | 31-an de oktobro 2010 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Asteroidoj malkovritaj : 7 | |
---|---|
1993 Guacolda | Ĉiujn la 25-an de julio 1968 kun J. A. Beljaev |
4228 Nemiro | |
4590 Dimashchegolev | |
7450 Shilling | |
23401 Brodskaya | |
32731 Annaivanovna | |
52225 Panchenko |
Gurij Antonoviĉ PLJUGIN (cirile Гурий Антонович Плюгин, naskiĝis en Leningrado en 1925, malaperis en Seneĵ en 2010) estis rusa astronomo.
Li estis inter la astronomoj, kiuj remalfermis la Observatorion Pulkovo rekonstruita post la dua mondmilito.[1]
Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris 7 asteroidojn,[2] ĉiujn la 25-an de julio 1968 kun Jurij A. Beljaev elde la Observatorio de Cerro El Roble en Ĉilio ; sub la nomo G. A. Plyugin.
La lasta notico pri Gurij Pljugin datiĝas de novembro 2010, signalante, ke incendio okazis en lia apartemento en Seneĵ (cirile Сенеж). Oni ne retrovis lian korpon kaj li estas rigardita kiel malaperinto.[3]