Gustav Scholze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gustav Scholze
Gustav Scholze.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1889 (1889-07-28)
en Postřelná
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥioGermanio
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Gustav SCHOLZE (prononco Ŝolce, naskiĝis la 28-an de julio 1889 en Postrum-Postřelná - morto nekonata) estis ĉeĥoslovakia germanlingva esperantisto, kiu inter alie funkciis kiel komitatano de UEA kaj kiel prezidanto de Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio.

Li estis inĝeniero kaj profesoro ĉe la ŝtata germana supera industria lernejo en de la tiutempe plejparte germanlingva urbo Reichenberg en Ĉeĥoslovakio. La Enciklopedio de Esperanto en 1934 konsideris lin "reviviginto de la Esperanto-movado inter germanoj en Ĉeĥoslovakio". Inter alie li sukcesis uzigi Esperanton en la ĉiujara Foiro de Reichenberg, kiu posedis Esperanto-fakon. Li kunlaboris je teknika fakvortaro, kaj nstruis Esperanton en sia lernejo en Komerca Akademio.

En 1932 Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio havis 395 anojn. Ĝia reorganizinto en la jaro 1924 kaj unua prezidanto, Gustav Scholze, restis prezidanto en GEL ĝis 1938, kiam GEL tuj post la germana okupacio de la apudlimaj regionoj likvidiĝis por adaptiĝi al la postuloj de la naziismo. Post forigo de la germanoj el Ĉeĥoslovakio li venis al Munkeno, kie li profesoris en industria lernejo kaj daŭre aktivis en la movado.

Post la translokiĝo al Munkeno, en la 1950-aj jaroj li estis prezidanto de la direktoraro de Germana Esperanto-Instituto.

Ekzempla germanlingva publikaĵo de li estis la verko Deutsche Schutzarbeit - Tätigkeitsbericht 1923 - "laboro pri protekto de la germana (...kulturo en Ĉeĥoslovakio)" - aperinta en 1923".