Gustave Flaubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Flaubert, junio, 1913.jpg
En brita eldono de 1913

Gustave FLAUBERT, en esperanto Gustavo Flober'[1] (naskiĝis la 12-an de decembro, 1821, mortis la 8-an de majo, 1880) estis franca verkisto.

Li naskiĝis en Rouen. En sia verkado li daŭre ŝanceliĝas inter romantikismo kaj realismo, respegulante per tio ankaŭ sian propran internan malakordon. Ofte li estas konsiderata kiel la plej granda stilisto.

Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj George Sand, Guy de Maupassant, Edmond De Goncourt kaj Jules De Goncourt. Flaubert mortis en Croisset.

Flaubert estis filo de kirurgo, sed li mem studis juron en Parizo, tamen pro epilepsiaj atakoj li ne finis la studadon. Post la morto de la patro en 1846 li vivis kun la patrino kaj nevino en Rouen, poste li translokiĝis al la proksima Croisset kaj dediĉis sin plene al la literaturo. Li laboris tre malrapide, strebante pri plej perfekta stilo, tial liaj verkoj ne estas multaj, sed majstraj.

Listo de verkoj

  • Madame Bovary (1857, Sinjorino Bovary)
  • Salammbo (1862, Salambo)
  • L’Éducation sentimentale (1869, Senta edukado)
  • La Tentation de Saint Antoine (1874, La Tentado de Sankta Antonio)
  • Trois contes (1877, Tri fabeloj)
  • Bouvard et Pécuchet (fragmento, eld. 1881, Bouvard kaj Pécuchet)

Pri Gustave FLAUBERT, Jean-Paul Sartre verkis L'idiot de la Famille (1972)

Kinaj adaptoj

Laŭ liaj verkoj estis filmitaj ĉ. 25 filmoj (Madame Bovary 10-foje, Bouvard et Pécuchet 3-foje, Salambo 2-foje).

En Esperanto aperis

Simpla koro; Herodiasa (du noveloj) / Trad.: L. BOURGOIS ; P. COMBOT. – Paris, 1989

La legendo de Sankta Juliano Helpema / Trad.: Hector Hodler. – Paris : UFE, 1990


Eksteraj ligiloj

greke http://www.fjvenezia.com/Flaubert.html greke http://www.biblioweb.org/-FLAUBERT-Gustave-.html greke http://www.kirjasto.sci.fi/flaubert.htm greke http://www.univ-rouen.fr/flaubert greke Verkoj de Gustave Flaubert greke Verkoj de Gustave Flaubert ĉe Projekto Gutenberg

Referencoj

  1. Laŭ Lanti'