Gustl Bayrhammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustl Bayrhammer
Persona informo
Naskonomo Adolf Gustav Rupprecht Maximilian Bayrhammer
Naskiĝo 12-an de februaro 1922 (1922-02-12)
en Munkeno
Morto 24-an de aprilo 1993 (1993-04-24) (71-jaraĝa)
en Krailling
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Krailling vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Max Bayrhammer vd
Edz(in)o Irmgard Henning vd
Infanoj Max Bayrhammer vd
Profesio
Okupo kantisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1964– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf Gustav Rupprecht Maximilian „Gustl“ BAYRHAMMER (naskiĝinta la 12-an de februaro 1922 en Munkeno, mortinta la 24-an de aprilo 1993 en Krailling) estis germana aktoro. Lia rola diverseco imponis.[1] Konata al multoj li iĝis danke al la televidaj serioj de ARD Meister Eder und sein Pumuckl kaj Tatort.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de aktoro li frekventis la nehumanisman sekcion de la munkena lernejo Wittelsbacher-Gymnasium kaj poste komercan lernejon.[2] En 1940 li fariĝis volontulo ĉe Wehrmacht.

Paralele li trejniĝis aktore ĉe Heinrich George kaj Werner Kepich en Berlino; tie li en 1944 finekzameniĝis antaŭ la Regna Teatra Ĉambro. En 1944 kune kun Toni Berger li ekdeĵoris en Sigmaringen kie li povas resti ĝis 1948. Tie li ankaŭ konatiĝis kun la posta edzino Irmgard Henning.[3]

Inter 1949 kaj 1952 li laboris en Tübingen, de 1952 ĝis 1955 en Augsburg, de 1955 ĝis 1964 en Karlsruhe, de 1962 ĝis 1964 kaj denove en 1977 ĉe Luisenburg-festivaloj en Wunsiedel. Poste li videblis sur la scenejoj de Landestheater en Salcburgo (1964-66) antaŭ ol labori ĝis 1971 Munkene ĉe Münchner Kammerspiele. Sekvis jaroj da liberprofesieco ĉe Bayerisches Staatsschauspiel (de 1972) kaj Münchner Volkstheater (de 1983). Tre konata rolo de li estis de Petro en la teatraĵo Der Brandner Kaspar und das ewig' Leben.

De 1953 li estis ano de Schlaraffia (kromnomo Skipps ben Kneißl).

Televide[redakti | redakti fonton]

Trarompo kariera estiĝis en la ĉefa rolo en la televida satiro Das Bohrloch oder Bayern ist nicht Texas apud Fritz Straßner kaj Ludwig Schmid-Wildy. Polickomisaro Melchior Veigl personiĝis de Bayrhammer inter 1972 kaj 1981 en la ARD-krimserio Tatort inter 1972 kaj 1981. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li estis parolisto kaj prezentisto en la regionhistoria serio Weißblaue Geschichten. Multnombris lia gastadoj en diversaj serioj de Bayerischer Rundfunk ekz. ĉe Münchner Geschichten, Polizeiinspektion 1 aŭ de ZDF ĉe Königlich Bayerisches Amtsgericht. Tamen Bayrhammer ankaŭ tiutempe ne neglektis teatrajn rolojn.

Inter 1982 kaj 1989 li estis la aminda ĉarpentisto Eder en la porinfana serio Meister Eder und sein Pumuckl laŭ romanoj de Ellis Kaut. Jam antaŭe li heredis de Alfred Pongratz la rolon radidramon de Eder. Vane li protestis kontraŭ la malkonstruo de malnovaj domoj en la munkena etmetiista kvartalo Lehel kie estis okazinta la filmado de Pumuckl (domo je Widenmayerstraße 2 kun fikcia ĉarpentista ateliero). Pri Pumuckl estiĝis ankaŭ eksterseriaj filmoj.[4]

Radifonie[redakti | redakti fonton]

De 1956 Bayrhammer laboris kiel libere dungito ĉe radistacioj, ĉefe de Bayerischer Rundfunk kaj Südfunk Stuttgart.

tombo de Gustl Bayrhammer

En februaro 2022 la arkivo Bayerisches Hauptstaatsarchiv transprenis la postlasitaĵoj de Gustl kaj Max Bayrhammer.[5]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1975: Deutscher Kritikerpreis
  • 1976: Bayerischer Verdienstorden
  • 1977: Ludwig-Thoma-Medaille
  • 1981: Bayerischer Staatsschauspieler
  • 1982: Bayerischer Poetentaler
  • 1983: Bayerischer Filmpreis (plej bona aktoro)
  • 1987: medalo arĝenta de München leuchtet – Den Freunden Münchens
  • 1990: Bambi
  • 1990: Oberbayerischer Kulturpreis

En 2018 en la munkena kvartalo Freiham nomiĝis por li strato Gustl-Bayrhammer-Straße kaj bazlernejo[6]. En aprilo 2023 senvualiĝis en Lehel memortabulo por li.[7]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustl Bayrhammer: Das Herz gehört dazu. Sein Leben aufgezeichnet von Manfred Glück. Langen Müller in der F. A. Herbig Verlagsbuchhandlung, München 1993, ISBN 3-7844-2475-9.
  • Hermann J. Huber: Langen Müller’s Schauspielerlexikon der Gegenwart Deutschland. Österreich. Schweiz. Albert Langen • Georg Müller Verlag, München/Wien 1986, ISBN 3-7844-2058-3, p. 43.
  • Sybille Krafft: Bayerische Volksschauspieler. 12 persönliche Porträts von Sybille Krafft. Allitera Verlag, München 2013, ISBN 978-3-86906-535-9.
  • C. Bernd Sucher (eld.): Theaterlexikon. Autoren, Regisseure, Schauspieler, Dramaturgen, Bühnenbildner, Kritiker. De Christine Dössel kaj Marietta Piekenbrock. Dua eldono, Deutscher Taschenbuch-Verlag, München 1999, ISBN 3-423-03322-3, p. 46-47

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anna Fischhaber: "Ein liebenswerter Grantler mit vielen Gesichtern." Ĉe: SZ, 17.5.2010
  2. Walter Habel (eld.): Wer ist wer? Das deutsche Who’s who. Eldono 24. Schmidt-Römhild, Lübeck 1985, ISBN 3-7950-2005-0, p. 62.
  3. Ilia filo estis la radioteknikisto Max Bayrhammer (1947–2020).
  4. "Kinofilm: Pumuckl und der blaue Klabauter"
  5. "Bayerisches Hauptstaatsarchiv übernimmt das Familienarchiv Bayrhammer."
  6. "Unsere Schule"
  7. "Auf Meister Eders Spuren – Gedenktafel erinnert an Gustl Bayrhammer." - Ĉe: SZ, 24.4.2023