Gusztáv Faller (1930)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Faller
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1930 (1930-08-22)
Morto 2-an de decembro 2000 (2000-12-02) (70-jaraĝa)
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Gusztáv Faller [gustAv faler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faller Gusztáv estis hungara inĝeniero, ekonomikisto, profesoro.

Gusztáv Faller [1] Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de decembro 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Faller akiris abiturienton en piarista gimnazio en Tata (Hungario) en 1948, poste inĝenieran diplomon en Sopron en 1954, fine ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Marx Károly en 1959. En la fruaj 1950-aj jaroj li jam havis postenojn en minejoj de Ajka, Herend, Dudar. En 1957 li ekinstruis en Sopron, poste en Universitato de Miskolc. En 1960 li laboris en minada instituto, poste en ministerio pri malpeza industrio. Li kandidatiĝis en 1964, li doktoriĝis en 1974. Inter 1980-1989 li estis ĉefkonsilisto en la industria ministerio, krome li estis titulara profesoro. En 1988 li pensiuliĝis. Li ricevis hungarajn kaj aŭstran premiojn inter 1979-1995.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Veszprém megye bányászatának bibliográfiája 1955. december 31-ig (1957) - kompilanto
  • The last century of coal mining in Hungary 1894–1994 (1994)
  • Törvényszerűségek az ásványinyersanyag-gazdaságban (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.