Gusztáv Grossmann
Etoso
Gusztáv Grossmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1878 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de januaro 1957 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (–1900) |
Familio | |
Patro | Lipót Grossmann (en) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Gusztáv Grossmann' [gustAv grosman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grossmann Gusztáv estis hungara fizikisto, inventisto.
Gusztáv Grossmann [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de januaro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gusztáv Grossmann studis en Teknikuniversitato József, poste en Zuriko, kie li akiris diplomon en 1900. Li laboris en Berlino en firmao Siemens–Halske, kie li okupiĝis pri maŝinoj de ikso-radioj. En 1932 li forlasis la industrion kaj li okupiĝis nur pri scienco. Post 3 jaroj li inventis la tomografon. En 1942 li hejmenvenis kaj li havis postenon en la onkologia instituto.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Einführung in die Röntgentechnik (1913)
- Physikalische und technische Grundlagen der Röntgentherapie (1925)
- Lung Tomography (1935)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2008-09-30 per la retarkivo Wayback Machine