Gusztáv Kálnoky
| Gusztáv Kálnoky | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Gustav Sigmund Graf Kálnoky von Kőröspatak |
| Naskiĝo | la 29-an de decembro 1832 en Lettowitz (Aŭstra Imperio, Moravio) |
| Morto | la 13-an de februaro 1898 en Prödlitz (Aŭstrio-Hungario) |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Cislajtio |
| Familio | |
| Patro | Gustav Graf von Kálnocky (en) |
| Patrino | Isabela ze Schrattenbachu (mul) |
| Frat(in)oj | Hugo Kálnoky (en) |
| Parencoj | János Waldstein-Wartenberg (fratina bofrato) |
| Okupo | |
| Okupo | diplomato (1855–) militisto (1849–) politikisto |
Grafo Gusztáv Kálnoky [gustAv kAlnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kálnoky Gusztáv Zsigmond estis aŭstrohungara ministo, diplomato, aristokrato. Lia nobela antaŭnomo estis kőröspataki.

Gusztáv Kálnoky[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1832 en Lettowitz (Aŭstra Imperio, Moravio, nuntempa Letovice en Ĉeĥio), li mortis la 13-an de februaro 1898 en Prödlitz (Aŭstrio-Hungario, nuntempa Brodek u Prostějova en Ĉeĥio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gusztáv Kálnoky komence estis profesia soldato, poste aŭstra diplomato ekde 1854 en Munkeno, Berlino kaj Londono. Li estis ambasadoro en Kopenhago (1874-1879) kaj Sanktpeterburgo (1880). Li estis komuna ministro pri eksteraj rilatoj de Aŭstrio-Hungario inter 1881-1895, poste li abdikis pro konflikto kun Dezső Bánffy. Resume la politiko de Kálnoky estis ĝenerale konservativa kaj sufiĉe sukcesa. Li ricevis premiojn en 1888 kaj 1895.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 3-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo K, poste serĉu la nomon)

