Gutorfölde
Etoso
Gutorfölde estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. Vilaĝetoj Náprádfa kaj Rádiháza apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 1080
- Poŝtkodo: 8951
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°38′35″N 16°44'11″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Gutorfölde situas sur mildaj deklivoj de Montetaro Zala, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. Nova troviĝas 8, Lenti 19, Pacsa kaj Zalaegerszeg po 28, Letenye 29 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Rádiháza en 1912 bienestro komencis bredadi elitajn ĉevalojn. Nun la ĉevalaro havas 200 ĉevalojn por la sportistoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, apoteko, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) el la 1700-aj jaroj, turo alkonstruiĝis en 1860
- sonorilostablo en Náprádfa
- fiŝkaptista lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Gutorfölde naskiĝis nobela juĝisto Kálmán Dervarics.
-
Elita ĉevalaro en Rádiháza
-
Ĉevalkonkursejo en Rádiháza
-
Fora panoramo de Gutorfölde
-
Kulturdomo
-
Domo pri manfaradoj
-
Fiŝkaptista lago de Gutorfölde