Guy Delaquaize

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Guy DELAQUAIZE (naskiĝis en 1921; mortis la 29-an de septembro 1998 en Carrières-sur-Seine apud Parizo) estis franca esperantisto, iama komitatano de Internacia Fervojista Esperanto-Asocio kaj redaktoro (1974-82) de Internacia Fervojisto, kiu vicprezidis (1960-62) kaj prezidis (1962-68) Francan Fervojistan Esperanto-Asocion.