Gvatistaro de Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kompanio White Star Line kutime okupis sur pli grandaj ŝipoj ses virojn de gvatista grupo. Ili havis nenian devon ol tage-nokte du samtempe zorgi pri gardado sur posteno sur la antaŭa masto en gvatnesto. Ili deĵoris du horojn kaj kvar horojn ili ripozis. La gradistoj en la gvatnesto atenteme observis la ĉirkaŭajn akvojn kaj anoncis al ponteto ĉion, kion ili ekvidis, kiel ekz.: fumon en horizonto, malproksimajn lumojn, ruinojn, objektojn sur la surfaco kaj memkompreneble ankaŭ flosantajn glacimontojn. La viroj, kiuj plenumis tiun ĉi agadon dum longa tempo, estis tiom spertaj, ke eskapis al ili nenio, kaj jam en granda distanco ili kapablis distingi, aŭ per simpla okulo aŭ per lorno, ĉiun objekton aŭ aperaĵon. Tio estis memkompreneble la deĵoro tre peniga, postulanta dum la tuta tempo centprocentan koncentriĝon kaj atentemon, precipe dum malbona vetero kaj malaltigita videbleco. Tial ankaŭ, krom regula monata salajro, ili ricevis por ĉiu partopreninta navigacio ankoraŭ apartan krompagon en alteco de kvin sterlingoj.

George Alfred Hogg[redakti | redakti fonton]

Li havis 29 jarojn. Li naskiĝis en urbo Hull la 6-an de marto 1883. Li edziĝis kaj havis du infanojn. Antaŭ Titanic li deĵoris sur Dongola. Sur maro li estis 13 jarojn.

Alfred Frank Evans[redakti | redakti fonton]

Li estis 24-jara. Li naskiĝis en urbo Hampshire kaj vivis en Southampton. Antaŭ ol li eklaboris sur Titanic, li deĵoris sur Oceanic.

George Symons[redakti | redakti fonton]

Li estis 24-jara. Li naskiĝis en urbo Weymouth la 23-an de februaro 1888. Antaŭ Titanic li laboris sur Oceanic.

Archibald Jewell[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 4-an de decembro 1888. Tio estis filo de John Jewell, kiu estis maristo, kaj Elizabeth Jewell. Lia patrino mortis dum la nasko la 9-an de aprilo 1891.

Frederick Fleet[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Liverpool la 15-an de oktobro 1887. Li ne sciis, kiuj estas liaj gepatroj. Li vivis ĉe gezorgantoj. En sia 12-a jaro li iris en metilernejon kaj en la 16-a jaro li finis. En la jaro 1903 li fariĝis maristo kaj nelonge post tio li ellaboris sin je kvalifika maristo. Antaŭ la veno al Titanic li navigaciis sur Oceanic.

Reginald Robinson Lee[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Bensington, Oxfordshire en la jaro 1870. Li laboris sur Olympic.