György Ferdinandy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Ferdinandy
György Ferdinandy en 2012
György Ferdinandy en 2012
Persona informo
Naskonomo Ferdinandy György
Naskiĝo 11-an de oktobro 1935 (1935-10-11)
en Budapeŝto
Morto 7-an de januaro 2024 (2024-01-07) (88-jaraĝa)
en Miamo
Lingvoj francahungarahispana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Strasburgo
Okupo
Okupo verkisto • poeto • lektorotradukisto
vdr

György Ferdinandy [djordj ferdinandi], eksterlande Georges Ferdinandy, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ferdinandy György estis hungara verkisto, kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, membro de la Hungara Arta Akademio. Lia pseŭdonimo estis Délszigeti [dElsigeti].

György Ferdinandy[1] naskiĝis la  11-an de oktobro 1935(nun 1935-10-11) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Ferdinandy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste iomete li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed li estis ankaŭ simpla laboristo. Li disidis post la hungara revolucio de 1956, poste li denove estis simpla laboristo en Parizo ĝis 1964. Intertempe li doktoriĝis el literaturhistorio en Universitato de Strasburgo en 1959. Inter 1962-1970 li estis ankaŭ redaktoro kaj eldonisto de hungarlingva revuo, inter 1964-1994 li instruis en universitato en Porto-Riko, inter 1976-1985 li estis ankaŭ ekstera membro de Radio Libera Eŭropo. En Hungario lia unua novelo aperis en 1966, lia unua romano en 1988. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis trifoje, la dua unufoje. Li ricevis komence eksterlandajn, poste hungarajn premiojn inter 1961-2022.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Contacts. Trois essais sur les influences franco-hongroises et hungaro-françaises de 936 á 1956 (eseoj, 1958–1960)
  • Avant l'orage (teatraĵo, 1964)
  • Chica, Claudine Cali, trois filles dans le monde (romano, 1973)
  • Hors jeu (noveloj, 1986)
  • Az amerikai telefon (noveloj, 1996)
  • Csak egy nap a világ (noveloj, 2008)
  • Fortuna szekerén (elektitaj noveloj inter 1965–2015, 2015)
  • Szól a kakas (2022)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]