György Kálmán C.
György Kálmán C. | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1954 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de oktobro 2021 (67-jaraĝa) |
Mortokialo | Kormalsano ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1974–1977) ELTE Faculty of Humanities (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | László Kálmán ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto kritikisto aesthetician (en) ![]() ![]() |
György Kálmán C. [djordj kAlmAn cE] (laŭ lia amika rondo [kAlmAncE]), laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kálmán C. György estis hungara literaturisto, publikigisto, redaktoro, altlerneja instruisto. Lia frato estis László Kálmán.
György Kálmán C.[1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1954 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de oktobro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Kálmán C. maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1972-1977. Li instruis 2 jarojn en Budapeŝto, inter 1979–1983 li estis bibliotekisto, poste li havis postenon en akademia instituto ĝis 1991, sed ekde 1990 li ankaŭ estis redaktoro en pluraj lokoj. Ekde 1990 li ankaŭ instruis en Universitato Janus Pannonius. Lia habilitiĝo okazis en 2000 kaj li estis katedrestro ankaŭ 4 jarojn. Li kandidatiĝis en 1990 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis stipendiojn en 1989 kaj inter 1997-2000, premiojn inter 1989-2003.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Beszédaktus-elmélet és irodalomelmélet (redaktoro, 1983)
- Rendszerelvű irodalomtudomány (redaktoro, 1995)
- Élharcok és arcélek. A korai magyar avantgárd költészet és a kánon (2008)
- „Dehogyis terem citromfán”. Irodalomelméleti írások (2019)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva aprezo kun foto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM90328 hungarlingva datenaro de muzeo