Saltu al enhavo

László Kálmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kálmán
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1957 (1957-11-24)
en Budapeŝto
Morto 10-an de oktobro 2021 (2021-10-10) (63-jaraĝa)
Mortokialo Pulma kancero kaj cerba kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o György Kálmán C. Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Kálmán [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kálmán László estis hungara lingvisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis György Kálmán C..

László Kálmán[1] naskiĝis la  24-an de novembro 1957(nun 1957-11-24) en Budapeŝto, li mortis la 10-an de oktobro 2021.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Kálmán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1976, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981 kaj doktoriĝis post 2 jaroj. Inter 1981-1983 li estis redaktoro en filma instituto, poste lia kariero ligiĝis al akademia lingva instituto (escepte kelkajn mallongajn rompojn). Li instruis en Universitato Loránd Eötvös, sed inter 1990–1992 en Universitato de Amsterdamo. Li kandidatiĝis en 1990 antaŭ la Hungara Scienca Akademio kaj li estis levita docento en 1994. Kelkfoje li ricevis stipendiojn.

Elektitaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Hárompercesek a nyelvről (1999)
  • Konstrukciós nyelvtan (2001)
  • Dinamikus szemantika (kunaŭtoro, 2001)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]