György Kovács (hidrologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

György Kovács [djordj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kovács György estis hungara hidrologo, inĝeniero, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1979).

György Kovács [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de aprilo 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kovács frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1947. Post lernado li tuj ekinstruis samloke en la universitato ĝis 1949. En 1950 li eklaboris en entrepreno, baldaŭe li longe laboris en hidrologia instituto, kie ekde 1980 li estis ĉefdirektoro. Li okupiĝis precipe pri grundakvoj, kiamaniere la grundo suĉas la pluvojn. Li ricevis 2 premiojn kaj memormedalon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hydrological aspects of water management (1970)
  • A szivárgás hidraulikája (1972); angle Seepage hydraulics (1981)
  • A szivárgáshidraulika sztochasztikus értelmezése (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]