György Lőrinczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

György Lőrinczy [djordj lOrinci], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lőrinczy György estis hungara verkisto, membro de Societo Petőfi, membro de Societo Kisfaludy.

György Lőrinczy naskiĝis la 26-an de decembro 1860 en Nagykálló. Li mortis la 28-an de januaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Lőrinczy frekventis mezlernejojn en Rimaszombat, Eperjes, Sárospatak, universitaton en Budapeŝto. Inter 1883-1895 li laboris en ŝparkaso de Rimaszombat, dume li verkadis por la loka gazeto kaj li redaktis periodaĵon Gömör-Kishont. En 1927 li ricevis premion de Societo Petőfi, sed li partoprenis en redaktado de enciklopedioj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Nefelejts. Erzsike emléke 1888 poemaro
  • Kis falum (Mia vilaĝeto) 1898 porinfana legolibro
  • Fekete rózsák (Nigraj rozoj) 1912
  • A kék ember meg egyéb novellák (La blua homo kaj ceteraj noveloj) 1918
  • Az öreg pandúr (La maljuna ĝandarmo) 1921 romano
  • Az álmodó Bükk (La sonĝanta Bükk) 1925 priskribo de la montaro
  • Mesél a falu (La vilaĝo fabelas) 1938 noveloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]