György Mailáth (1752-1821)
György Mailáth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de julio 1752 en Nagykereskény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 19-an de februaro 1821 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | György Mailáth |
Okupo | |
Okupo | politikisto juristo |
György Mailáth [djordj majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth György estis hungara reĝa oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji], lia familia nomvarianto estis Majláth, lia patro estis József Mailáth, lia filo estis la samnoma György Mailáth (1786 - 1861).
György Mailáth[1] naskiĝis la 20-an de julio 1752 en Nagykereskény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Krškany en Slovakio), li mortis la 19-an de februaro 1821 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Mailáth aliĝis al la jezuitoj en sia aĝo 15 kaj li estis membro ĝis ĉeso de la ordeno en 1773. Li revenis al la profana vivo kaj li akiris juran diplomon, poste li havis diversajn jurajn postenojn. Ekde 1781 li estis prokuroro, baldaŭ juĝisto, ekde 1792 li havis plurajn kortegajn postenojn, samtempe li ofte partoprenis en la hungara parlamento en Pozono. Ekde 1811 li estis departementestro de Tolna (historia departemento). Li ricevis reĝan premion en 1807. Li edziĝis dufoje, lia dua edzino naskis filon en 1786.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- paroladoj
- latina letero al Ferenc Kazinczy (1802)