György Marosán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Marosán
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1908 (1908-05-15)
en Hosszúpályi
Morto 20-an de decembro 1992 (1992-12-20) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Marosán György
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

György Marosán [djordj maroŝAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marosán György estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, bakisto.

György Marosán [1] naskiĝis la 15-an de majo 1908 en Hosszúpályi. Li mortis la 20-an de decembro 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Marosán frekventis komence estis bakisto, li tre frue aliĝis al laborista movado, en 1927 al la socialdemokratoj. Dum la 2-a mondmilito li dufoje estis arestita. En 1948 li estis ĉefa motoro de unuiĝo de socialdemokratoj kaj komunistoj. En la jaroj 1949 kaj 1950 li estis ministro pri malpeza industrio. En la malfrua 1950 li false estis kondamnita je tutviva prizono, sed en 1956 li liberiĝis. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li apartenis al la krudaj komunistoj apoganta János Kádár-n. En 1960 li estis nomumita vicĉefministro, sed post 2 jaroj li perdis preskaŭ ĉiujn postenojn, poste li eksiĝis el la partio. Li denove aliĝis al la partio en 1972. Post fino de la socialismo li restis fidela komunisto. Li ricevis 3 ŝtatajn premiojn inter 1948 kaj 1981.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tüzes kemence (1968) – memuaro
  • Az úton végig kell menni (1972) – memuaro
  • Ember és kenyér (1979) – memuaro
  • A mozgalom (1984) – memuaro
  • Nincs visszaút (1988) – memuaro
  • A tanúk még élnek (1989) – memuaro

Fontoj[redakti | redakti fonton]