György Telepi
György Telepi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Telepianovics György | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1800 en Kisléta | |
Morto | 12-an de aŭgusto 1885 (84-jaraĝa) en Tard | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Infanoj | Károly Telepy vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro dramaturgo scenografo pentristo tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
György Telepi [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telepi György estis hungara aktoro, pentristo, dekoraciisto, dramisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Telepianovics [telepianoviĉ], lia ofta familia nomvarianto estis Telepy, lia filo estis Károly Telepy. Oni aprezas lin la unua hungara dekoraciisto.
György Telepianovics [1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1800 en Kisléta, li mortis la 12-an de aŭgusto 1885 en Tard.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Telepi frekventis gimnazion, poste li eklaboris en notaria oficejo. En 1818 li aliĝis al teatra trupo de Károly Megyeri. Post 2 jaroj li estis ankaŭ dekoraciisto. Li havis ĉefe komikajn rolojn ekzemple en la parlamenteja teatro en Pozsony (1825), en Hungara Teatro en Kassa (1829–1833), en Buda (1833–1837). Li estis unu el la establintoj de Teatro Magyar en Pest (urbo) (li estis aktoro kaj respondeculo pri kulisoj. Inter 1839 kaj 1841 li ludis en provinco, sed poste li revenis al Teatro Magyar, kiu jam prenis novan nomon Nacia Teatro. Li pensiuliĝis en 1855 kaj li vivis plu en Miskolc, post 2 jaroj li kreis la dekoraciojn por malfermo de Teatro de Miskolc, eĉ li pentris la teatran kurtenon.
Li verkis resume 6 teatraĵojn kaj tradukis 21 teatraĵojn, krome li pentradis.
Telepi havis laŭvice 4 edzinojn, la unua naskis filon (Károly Telepy-n), la 2-a filinon, la 4-a 2 filinojn.
Liaj elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ŝekspiro:
- Károly Kisfaludy: Pártütők - vicjuĝisto
- Carlo Goldoni Két úr szolgája - Korlát
- György Telepi: Borsszem Jankó - Ruskó
- Ede Szigligeti: Két pisztoly - barbiro
Elektitaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A tankóczi pusztavár, vagy a földalattik kísértetek (komedio)
- Hívatlan képíró (komedio)
- Borsszem Jankó (muzika teatraĵo)
Elektitaj similaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- poemaro
- pluraj teatraj tradukaĵoj
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Szélmalom
- Szvatopluk (1839)
- Hegyvidéki táj kirándulókkal (1875)
- Miskolc a nagy árvíz idején (1878)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Tard