Gyula D. Schmidt
Gyula D. Schmidt | |
---|---|
Gyula D. Schmidt | |
Persona informo | |
Naskonomo | Schmidt Gyula Rezső |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1879 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de aprilo 1915 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Ádám Schmidt |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gyula D. Schmidt [djula dE ŝmit], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun komplete Schmidt Dezső Gyula estis hungara arkitekto, instruisto. Lia filo estis Ádám Schmidt.
Gyula D. Schmidt[1] naskiĝis la 4-an de novembro 1879 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aprilo 1915 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula D. Schmidt akiris an diplomon en Reĝa Teknikniversitato palatino József en 1901. Post 3 jaroj li studvojaĝis kun Pál Horti al Ameriko, poste al Japanio, Cejlono kaj Hindio. En la lasta kolonio lia akompananto mortis, tial li revenis hejmen en 1907 kaj eklaboris kiel instruisto. Li ricevis sian unuan arkitekturan komisionon kadre de la ĉefurba lerneja konstrukampanjo, poste li planis plurajn konstruaĵojn kaj ankaŭ li verkis raportojn pri siaj vojaĝoj. Dum la 1-a mondmilito li malsaniĝis en la batalkampo en la aĝo de 36, fine li mortis jam en Budapeŝto. Pli frue en 1908 li edziĝis.
Elektitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- bazlernejo en Budapeŝto (1910–1911)
- bazlernejo en Kiskunhalas (1913)
- orfejo kaj hospitalo en Pozono (1913–1914)