Pál Horti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Horti
Pál Horti
Pál Horti
Persona informo
Naskonomo Horti Pál
Naskiĝo la  18-an de junio 1865(nun 1865-06-18)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 25-an de majo 1907
en Barato Bombajo (Hindio)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Pál Horti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horti Pál estis hungara pentristo, industriartisto, internofasonisto, instruisto, framasono.

Seĝo fare de Pál Horti

Pál Horti [1] naskiĝis la 18-an de junio 1865 en Pest (urbo), li mortis la 25-an de majo 1907 en Bombajo (Hindio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Horti frekventis belartan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1886, fine li plulernis en arta akademio en Munkeno, iomete ankaŭ en Parizo kaj Londono. En 1888 li debutis en ekspozicio kiel pejzaĝpentristo. Post 2 jaroj li ekinstruis en belarta lernejo en Budapeŝto, samtempe li interesiĝis pri ĉiuspecaj industriartaj objektoj (mebloj, ceramikoj, emajloj, tapiŝoj). Li iĝis pioniro de la hungara secesia industriarto, li ofte partoprenis en mondekspozicioj. En 1903 li aliĝis al loĝio Erzsébet. Li serĉis motivojn en Usono, Meksiko, Ĉinio, Japanio, sed li mortis pro flava febro en Hindio. Li estis entombigita en Budapeŝto. Li ricevis plurajn hungarajn kaj eksterlandajn premiojn. Li havis edzinon.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A favágók
  • Kilátás a Rózsadombról (1902)

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj seĝoj, ŝrankoj, vazoj, ujoj, vitraĵoj, forĝitaj feraĵoj, emajlitaj objektoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]