Gyula Ejury
Aspekto
Gyula Ejury | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de aprilo 1851 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 10-an de septembro 1885 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Gyula Ejury [djula ejuri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ejury Gyula estis hungara advokato.
Gyula Ejury[1] naskiĝis la 1851 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 10-an de septembro 1885 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Ejury devenis el jurista familio. Li maturiĝis en gimnazio, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozono). Post la diplomo li estis advokato en sia naskiĝurbo. Post jaroj li translokiĝis al Budapeŝto kaj daŭris la advokatan profesion. Li kontribuis artikolojn hungare kaj germane. Lia kariero finiĝis pro mensa malsano, iom poste li mortis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Bosznia és Herczegovina occupátiója (1878)
- Die Lösung der orientalischen Frage (1878)
- Az európai egyensúly kérdésének megoldása (1881)