Gyula Gózon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Gózon
Persona informo
Naskonomo Groszman Gyula
Naskiĝo 19-an de aprilo 1885 (1885-04-19)
en Nové Zámky
Morto 8-an de oktobro 1972 (1972-10-08) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo Alzheimer-malsano
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Lili Berky
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Gyula Gózon [djula gOzon], hungare Gózon Gyula, Esperante Julio Gózon estis hungara aktoro.

Skulptaĵo pri Gyula Gózon

Gyula Gózon naskiĝis la 19-an de aprilo 1885 en tiam hungara urbo Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio) . Li mortis la 8-an de oktobro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Gózon devenis el juda familio. Li frekventis aktoran lernejon, poste li debutis en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio). En 1917 li edziĝis kaj kun sia edzino Lili Berky ofte ili aktoradis kune. Ekde 1935 ĝismorte li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio kaj li famis pri fajfado. Li ricevis premion Kossuth en 1954 kaj aliajn premiojn en 1951 kaj 1955.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Roloj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 90 filmoj (ankaŭ mutaj filmoj) inter 1914-1964, ekzemple Hyppolit, a lakáj (Hyppolit, la lakeo), 1931; Meseautó (Sonĝoaŭto), 1934; Ez a villa eladó (Tiu vilao estas vendata), 1935; Szent Péter esernyője (Ombrelo de Sankta Petro), 1935; Petőfi: Johano la Brava, 1938; Tanítónő (Instruistino), 1945; Rokonok (Parencoj) 1954; Én és a nagyapám (Mi kaj mia avo), 1954
  • 4 televiziaj filmoj inter 1961-1965
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple Petőfi: Johano la Brava

Fontoj[redakti | redakti fonton]