Gyula Justh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gyula Justh [djula just], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Justh Gyula estis hungara politikisto, juristo, nobela juĝisto, parlamentano, parlamentestro, partiestro. Lia frato estis Zsigmond Justh.

Gyula Justh en 1905
Gyula Justh

Gyula Justh [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1850 en Hungara reĝlando en Necpál (nuntempa Necpaly en Slovakio). Li mortis la 9-an de oktobro 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Justh post la jura diplomo en 1876 estis nomumita nobela juĝisto en Distrikto Gyula. Li postulis la plenan sendependecon, tial post 2 jaroj li estis forigita. Li okupiĝis nur pri sian bienoj. Inter 1884 kaj 1917 li estis parlamentano seniterrompe, kie li estis partiestro kaj signifa figuro de la sendependaj streboj. Inter 1905-1909 li estis parlamentestro. Dum la 1-a mondmilito li estis malsana.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Beszédei (Paroladoj), (1913)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]