Gyula Kállai
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Gyula Kállai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1910 en Berettyóújfalu |
Morto | 12-an de marto 1996 (85-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Lingvoj | hungara lingvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato |
KÁLLAI Gyula (1-a de junio 1910, Berettyóújfalu – 12-a de marto 1996, Budapeŝto) estis hungara komunista politikisto kaj ĵurnalisto; ĉefministro inter 1965-1967.
Li studis hungaran kaj latinan lingvojn. Li aniĝis al la KP en 1931, laboris ĉe la socialdemokrata ĵurnalo Népszava (1939-1944) kiel komisiito de la KP, li kunredaktis la kristnaskan ekzempleron de la gazeto, kiu kuraĝe elstaris kontraŭ la milito (poste la socialdemokarta partio abdikigis la ĉefredaktoron, Árpád Szakasits).
Ekde 1945 ano de la KP-gvidantaro, sed en 1951 li estis arestita pro fikciaj akuzoj kaj nur en 1954 rehabilitita.
- 1957-1958: ministro pri kulturaj aferoj
- 1958-1960: ŝtatministro
- 1960-1965: vic-ĉefministro
- 1965-1967: ĉefministro
- 1967-1971: prezidanto de la parlamento
- 1957-1989:prezidanto de la Landa Konsilio de Patriota Popolfronto (HNF)
- 1954-1990?:parlamentano
- 1988.05: li abdikis pri sia parlamenta loko