Gyula Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Grafo KÁROLYI Gyula [karoji djula] (n. 7-an de majo 1871, Nyírbakta, Hungario – m. 23-an de aprilo 1947, Budapeŝto) estis hungara bienegulo, konservativa politikisto, ĉefministro (24-an de aŭgusto 19311-an de oktobro 1932), direktora membro de la Hungara Scienca Akademio (1915–45). Lia patro estis Tibor Károlyi.

Gyula Károlyi

Li studis en Budapeŝto, Bonn kaj Berlin, estis inter 1906 kaj 1910 ĉefprefekto de fortikaĵa departemento Arad (nun en Rumanio). Li fondis kontraŭrevolucian registaron kontraŭ la Hungara Sovetrespubliko (5-an de majo 1919) en Arad, poste iĝis prezidanto de la unua kontraŭregistaro en Szeged (30-an de majo–12-an de julio). Li estis ekde 1927 membro de la supra ĉambro de la hungara parlamento, inter 1928 kaj 1930 krongardisto, en 1930–31 eksterafera ministro de la Bethlen-registaro, ĉefministro en 1931–32. Li provis kontraŭbatali la ĝeneralan ekonomian krizon per ŝata interveno. Li deklaris statarion en septembro de 1931 kontraŭ la malkontenteco kaj organizadoj de la laboristaro.

En julio de 1932, oni ekzekutis laŭ decido de la stataria juĝistaro du gvidantojn de la kontraŭleĝa komunista partio Imre Sallai kaj Sándor Fürst.

Károlyi apartenis dum la dua mondmilito al interna konsilista rondo de Miklós Horthy.